(no subject)

Mar 31, 2008 23:11

Hieraŭ mi vizitis koncerton de Smolenska rusa popola orkestro omaĝe al Dubrovskij. En la Reto atingeblas informo pri la muzikistaro en angla lingvo. Bedaŭrinde mankas io pri ĝi en Esperanto (almenaŭ dume). La aranĝo estis organizita por studentoj de kelkaj urbaj superaj lernejoj. Mia amiko estas instruisto, kaj tial mi havis eblecon ĉeesti la koncerton. Kiel kutime tre gravas protekto :) Necesas rimarki, ke plimulto da studentoj ne tro interesiĝas pri klasika muziko kaj la halo estis plena nur trione. Tamen venis nur tiuj personoj, kiuj havas veran intereson pri la afero. Same kiel en aliaj fojoj muzikaĵo, la plej favore akceptata de aŭskultantoj, estis "sabra danco" el baleto de Ĥaĉaturjan.

Mi je oportunaj kazoj ĉiam vizitas koncertojn de la orkestro: tio estas bonega ebleco aŭskulti "vivan" bonkvalitan muzikon. Krome eĉ observado de laboro de spertuloj donas egan plezuron.

taglibro

Previous post Next post
Up