Artikolo por "La Ondo de Esperanto"

Mar 24, 2012 18:18

Por “La Ondo de Esperanto”

APERO-6

“Apero-6” estas tradicia E-renkontiĝo de la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. Ĉi-foje ĝi okazis la 16-18-an de marto 2012 en apudmoskva bien-ripozejo “Jerŝovo”. La aranĝo celas engaĝon en E-lingvan medion de la klubanoj kaj kursfinintoj. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas ĉi tie nur en Eperanto, kion facilis konstati, ĉar ĉiuj 45 partoprenantoj kune loĝis en unu dometo. Duono da aperanoj estis gejunuloj antaŭtridekjaraj, 6 el ili ankoraŭ lernas la bazan kurson. Multe helpis al la elstare firma lingva disciplino partopreno de spertuloj, inter kiuj estis 10 gastoj el aliaj urboj. La persono de tiu ĉi “Apero” estis, sendube, Mikaelo Bronŝtejn, kiu prelegis pri la fratoj Strugackij kaj prezentis unu el siaj brilaj koncert-rakontoj el la historio de SEJM. Koncertis ankaŭ Mikaelo Povorin kaj Lena Melnikova. Specifikeco de tiu ĉi aranĝo estis abundo de bonegaj gitaristoj-kantistoj: Sergeo Straŝnenko el Rigo, Svetlana Dudaleva el Jaroslavl, Oĉjo Ĉajka el Moskvo. La riĉega programo konsistis ankaŭ el esperantologiaj kaj lingvistikaj prelegoj, teatraĵeto, poezi-kanta vespero, dancklasoj, metiejoj pri desegnado kaj pupet-farado, senĉesaj amuzaj lingvaj ludoj kaj komunaj kantadoj kaj, vere, multo alia. La modela celkonformeco kaj altega lingva kaj programa nivelo venigas nin al la preteco pli aktive inviti al la aranĝo eksterlandajn esperantistojn. Ni volonte faras tion pere de “La Ondo”!
“Apero-7” estas planata por la 22-24 de februaro 2013. Bonvenon!

Irina Gonĉarova,
kunordiganto de EK MASI
mirinda.strigo@gmail.com
Previous post Next post
Up