Traduka demando/enigmo (ru→eo)

Mar 17, 2020 19:35


    eo:
Jen eta enigmo/ekzerco pri tradukado por miaj legantoj-esperantistoj. Kiel vi tradukus al E la rusan parolturnon «морочить голову»?

La vortaro de Kondratjevo tradukas la vorton «морочить» per du bazaj verboj mistifiki [iun] kaj trompi [iun]; sed tiuj verboj estas, unue, tro ĝeneralaj, kaj due - iom rektasencaj, mankas al ili iom da parollingvaĵeco kaj figuremo. Tiel eleganta kaj samtempe elvokiva ruslingva esprimo ja certe bezonas iun pli mallongan kaj trafan vortumon en E; krome dezirindas nepre konservi la komplementon la kapon [al iu]. Feliĉe, Z mem uzis la ege trafan esprimon, kiun mi malkovris nur hieraŭ, foliumante NPIVon! :)

Kiuj estos viaj proponoj, samideanoj? :)

AKTUALIGO: La aludata versio de Z estas «tedi la kapon al iu». NPIV prezentas la ekzemplon «ŝi ĉesu tedi al ili la kapon» (el «La Gimnazio» de Ŝolom Alejĥem, tradukita fare de Z en 1909).

ru:
Поясню для русскоязычных читателей: я интересуюсь у своих эсперанто-френдов, как бы они перевели на эсперанто оборот «морочить голову» :).

en esperanto, lingvaj aferoj

Previous post Next post
Up