Esperanta opinisondado

Feb 12, 2020 22:28


Прошу участвовать в этом опросе только эсперантистов (которые вменяемо понимают суть вопроса)!

Karaj E-amikoj, bonvolu respondi, kiel vi preferus esperantigi la komunan/ĝeneralan nomon de la fifama viruso, kiu lastatempe kaŭzis epidemion en Ĉinio kaj eĉ ekster Ĉinio (latine - Coronavirus, ruse - коронавирус)? Mian preferatan varianton mi ne ( Read more... )

en esperanto, lingvaj aferoj, вопросы к читателям, языки и языковая проблема

Leave a comment

n0mad0 February 12 2020, 21:07:35 UTC
Mi trafis eĉ la varianton "koronaria viruso".

Reply

vmel February 13 2020, 07:58:34 UTC
...tute mallogikan kaj misgvidan.

Reply

mevamevo February 13 2020, 14:57:21 UTC
Mi feliĉe rememoris pri tre bona ekzemplo, kiu pruvas, ke la peno nepre dispecigi la latinajn etimojn kaj traduki ties partojn minimume NE NEPRAS.

Jen la fundamenta (!) vorto "leontodo" (← mez.-lat. leontodon ← hel. λέων «leono» + ὀδών «dento»). Z tutcerte konsciis pri la rekta signifo de tiu vorto; estas prezentitaj la franca traduko "dent de lion" kaj la angla "dandelion". Tamen por la Esperanta formo li ja prenis la latin-helenan praetimon. Ĉu vi povas prezenti iun kontraŭekzemplon, kiam la primare (t.e. etimologie) "kunmetitaj" nomoj de vivuloj estis poparte (he-he, kaj po-parte, kaj pop-arte!) tradukataj al E?

Reply

vmel February 14 2020, 06:45:22 UTC
"Leontodo" en multaj lingvoj nomiĝas sen ia ligo kun "leona dento".
Malaj ekzemploj? Nu, minimume, terpomo, neforgesumino, - se mi bone komprenis vian tezon.

Reply

mevamevo February 14 2020, 13:27:11 UTC
Same "koronaviruso" en multaj lingvoj nomiĝas sen ia ligo kun iu "krono". Tiuj lingvoj simple transprenas la latinan etimon per unu peco,

> Nu, minimume, terpomo, neforgesumino
Ambaŭ ekzemploj ŝajnas al mi malfortaj. "Terpomo" ekzistas, ŝajne, nur en la franca ("pomme de terre") dum "koronaviruso" - en multegaj lingvoj, do temas nur pri iu escepta strangaĵo. Krome, "terpomo" estas ja multe pli komuna kaj ĉiutaga nocio, ol iu ajn viruso (kaj tial povas esti esprimata per "simplaj" rimedoj). La argumento per neforgesumino estas eĉ pli malforta: unue, ĝi klare kaj certe estas "popola" sinonimo por la scienca nomo de la planto; due, la scienca formo "miozoto" estas Fundamenta.

Reply

vmel February 14 2020, 13:37:06 UTC
Sed en la ĉina (de kie ja venis la malsano) - ja ĝuste kun ligo al "krono". Ja tiuj kronoj bone videblas per elektronika mikroskopo.

Mi jam skibis en la akademia listo - nun "kronviruso" estas tute komuna kaj ĉiutaga, eĉ ĉiuhora nocio. En ĉiu novaĵelsendo mi aŭdas pri ĝi.
Ni bezonas ĝuste "popolan" vorton.

Reply

mevamevo February 15 2020, 13:51:00 UTC
Mi ja estimas la ĉinan, sed en la biologia nomenklaturo dominas (almenaŭ ĝis nun) la tendenco esperantigi la latinajn etimojn sen petolado pri la peno "traduki ilin al E popece". Se temas pri la "popola, laika nomo" - bone, mi jam kelkfoje diris, ke por laika uzo tiu nomo tute taŭgas (same kiel oni uzas, ekz., "grip-viruso" sen zorgi pri la ĝusta taksonomia aparteno de tiuj virusoj). Sed tiuokaze necesas iel klare emfazi, ke temas nur pro la "popola nomo", ne pri la oficiala kaj internacie komprenebla.

Ĉiuokaze, iom maltrankviligis min la tendenco mem kaj foje akra (eĉ malnobla) diskuto en la akademiaj listoj...

Reply

vmel February 15 2020, 15:25:05 UTC
Oni nun bezonas ĝuste laikan nomon por unu konkreta viruso.
Sciencaj nomoj por tiu kaj dekmil aliaj virusoj ne tiom urĝas...

> Ĉiuokaze, iom maltrankviligis min la tendenco mem kaj foje akra (eĉ malnobla) diskuto en la akademiaj listoj...

Mi multe pli bedaŭras, ke en la akademiaj listoj oni verŝas centojn da mesaĝoj, kvazaŭ tute ne aŭdante (argumentojn de) unu la alia, kaj nenia decido aperas. Harfendado-muŝbugrado pri "oficialaj" kaj "neoficialaj" opini-sondoj, strebo ĉiel ajn eviti personan respondecon pri io ajn...

Cetere, ĉu vi memoras, kiam lastfoje la Akademio oficiale decidis ion gravan?

Pri la Laŭro - estas ja memevidenta prioritata tasko de la Akademio, sed la estraro tiom aroge sabotas...

Reply

mevamevo February 16 2020, 13:43:25 UTC
Pri la laika nomo mi konsentas. Sed oni nepre komprenu kaj komprenigu, ke temas pri la laika nomo kaj en la pli-malpli seriozaj kuntekstoj uzu la nomon sciencan.

> Cetere, ĉu vi memoras, kiam lastfoje la Akademio oficiale decidis ion gravan?
Ŝajnas al mi, la lasta decido estis tiu pri la propraj nomoj.

Reply

vmel February 16 2020, 14:43:05 UTC
kiam?

Reply

mevamevo February 16 2020, 15:30:49 UTC
En 2013.

Reply

vmel February 16 2020, 15:39:50 UTC
Do jen.

neniam lacas
diligenta kolegar’
babili vante.

(с) mi

Reply

mevamevo February 16 2020, 18:39:40 UTC
Kion fari! Foje pli bonas babilo vanta, ol decido ŝokanta...

Reply

oldasapujo February 15 2020, 21:11:49 UTC
Eble tiun latinan devenecon de biologia nomenklaturo ni devas danki al tio, ke ĝi en sia tuto formiĝis en Abrahamaj tempoj, jarcentojn antaŭ apero de Esperanto. Sed kron/korona/virusojn oni esploras ekde 1965, se Vikipedio ne mensogas, kaj ĉeftemo de novaĵelsendoj ĝi entute fariĝis nur en lastaj jaroj. Kaj nun ŝajne jam senteblas forta tendenco ne stulte kopii ĉion eblan, sed uzi eblecojn de E-a vortfarado. Tial ni vidas tendencon uzi «sciencajn» (ĉefe latindevenajn) afiksojn por produkti novajn vortojn (arbologio ktp.) Se en Esperanto jam estas «viruso», kial ne formi analizeblan «kronviruso» anstataŭ kopii «coronavirus»? Des pli ĝi sonas tute rekoneble. Same, cetere, pri «rotavirus» - mi pensas, ke tute taŭga estus vorto «radviruso». Sed nun oni epidemias ne pri «rota», do ni zorgu komence pri «kronoj/koronoj» )

Reply

mevamevo February 16 2020, 13:45:56 UTC
Mi konsentas, ke la povoj de la E vortfarado povus esti vaste uzataj, sed NE kiam temas pri la biologia nomenklaturo.

Radviruso, intestoviruso, nazviruso - ne, tio estos ne terminologio, sed kvazaŭ la peno de diletantoj paroli pri saĝaj kaj komplikaj aferoj...

Reply

mevamevo February 15 2020, 14:01:12 UTC
Mi forgesis emfazi en la antaŭa respondo, ke la Ea (fundamenta!) formo de "leontodo" ja baziĝas sur la facile "tradukebla" latin-helena pranomo, sed Z ial retenis sin de la deziro ĝis distraduki: anstataŭe ĝi alprenis ĝin kiel "unu tutaĵon"... Ŝajnas al mi, ke tiu ekzemplo tute povas esti instrua.

Reply


Leave a comment

Up