Эсперантология в этом блоге

Jun 18, 2019 16:01


Поскольку число «эсперантологических» записей (то есть записей, посвящённых языку эсперанто как чисто языковому феномену) в этом блоге уже довольно велико и в ближайшем будущем обещает вырасти, я решил вынести их перечень в отдельный пост. В конце каждой новой записи подобного рода буду просто давать ссылку на этот пост, который будет обновляться ( Read more... )

умности, языки и языковая проблема, эсперанто

Leave a comment

mevamevo June 19 2019, 15:55:01 UTC
> Tamen li nome diris pri tiu temo - kaj diris kun perfekta klareco!
Z ne estis fakulo pri lingvistiko kaj tiom pli li ne penis priskribi la lingvon per sciencaj terminoj. Tute male - li speciale uzis "facilajn priskribojn" por esti pli bone komprenata de la vasta publiko. Espereble vi scias, ke Esperanto jam dum longa tempo estas ne priskribitaĵo de Z, sed ja vivanta lingvo, kiun oni plene rajtas esplori kaj priskribi per sciencaj metodoj.

> Tio neniel atestas, ke "ŭ" faras duoblajn vokalojn en Esperanto mem.
Ankaŭ la Sankta Biblio neniel atestas, ke ekzistas diftongoj en Esperanto kaj eĉ Esperanto mem. Ĉu vi serioze kredas, ke la moderna lingvo Esperanto estas plene priskribebla per 100 jarojn aĝa verketo? Kial vi ne penu priskribi la rusan lingvon per la Rusa Gramatiko, preparita de genia Lomonosovo en 1755? Aŭ, ekzemple, per la Akademia Gramatiko, preparita de la Imperatora Akademio de Sciencoj en 1802? Ho, ĉesu okupiĝi pri infanaĵoj!

> mi ekkomprenis vian vidpunkton: John Wells estas por nuna Esperanto-movado pli aŭtoritata
> institucio, ol Zamenhof, kaj liaj opinioj havas superecon rilate al la Zamenhofajn.
Pri la fonetikaj demandoj ne nur por mi, sed por ĉiu sobre pensanta homo John Wells estas ja pli aŭtoritata, ol Z.

> La dua paragrafo de "Ekzercaro" enhavas ekzemplojn "kra-jo-no", "ma-jes-ta" kaj "ma-jo", kie "aj"
> estas malkaŝe hakita je du diversaj silaboj. Do opinio pri ekzistado en Esperanto de duobla vokalo
> "aj" ŝajnas eĉ rekte kontraŭfundamenta.
Necesas esti aŭ surdblindulo, aŭ stultulo por ne kompreni, ke en ĉi tiuj ekzemploj temas ne pri la diftongformada, sed pri la silab-komenca "j". La son-kombinoj kiel en be-laj, ma-joj estas tute alia afero.

Mi ege insiste petas vin plej lastfoje: ĉesu tedi la ĉirkaŭulojn (plej unue - min) per la "problemoj", kiuj estas "problemaj" nur en via propra kapo. Mi ĉiam ĝojos respondi iujn demandojn aŭ priparoli ion vere diskuteblan, sed ripeti kvinfoje la evidentajn aferojn estas iom laciga kaj enuiga ekzerco...

Reply

__gastrit June 19 2019, 16:11:21 UTC
Ĉu mi povas fari nur unu malgrandan demandeton plu?

Laŭ via opinio, ĉu "Fundamento" restas ĝis nun severe netuŝebla fundamento kaj kontrolilo de la lingvo, aŭ "vivanta lingvo" havas rajton deflankiĝi de ties modeloj kaj reguloj tiel malproksime, kiel la lingvo rusa de modeloj el "Gramatiko" de Lomonosov?

Sincere,
Gastrito

Reply

mevamevo June 19 2019, 16:32:27 UTC
La Fundamento, laŭ mi, estas gvidilo, akceptenda kun atento kaj estimo, sed ne dogmo, akceptenda kun fanatikeco kaj neprega forbaro al la opinioj, kiuj laŭas la enhavon de la verko, sed nur uzas alian formon de la esprimado.

Z, ekzemple, nenion diris en la Fundamento pri la divido de la konsonantoj je voĉaj kaj senvoĉaj; li nenion diris ankaŭ pri plozivoj, velaroj ktp., sed, espereble, vi ne obĵetos, ke "neniuj plozivoj kaj velaroj ekzistas en E, ĉar Z nenion skribis pri tio"? :)

Mi certas, ke por Z gravis prospero, evoluo kaj pliriĉiĝo de la lingvo, sed ne la ideo, ke la Fundamenton oni elparkeru kaj elpapagu kvazaŭ la Sanktan Skribon, farante ĝin pli grava, ol la lingvon mem.

Reply


Leave a comment

Up