Kelkaj kantoj en Esperanto // Несколько песен на эсперанто

Sep 26, 2018 21:05


    eo:
Se iu volis aŭskulti iun novan E-kanton en mia plenumo - do jen eĉ tri! :) Temas pri la kantoj de okcitana bardo Patric, tradukitaj de Ludmila Novikova. Mi plenumis tiujn kantojn dum la Krimeaj Esperanto-Tagoj julie 2016 en Jalto (dum la art-vespero de Ludmila Novikova). En la kaŝparto sube oni povas trovi la tekstojn.

ru:
Если кто-то хотел послушать какую-нибудь новую песню на эсперанто в моём исполнении - то вот вам целых три! :) Это песни окситанского барда Patric в переводе Людмилы Новиковой. Я исполнял эти песни на Крымских Днях Эсперанто в июле 2016 года в Ялте (во время творческого вечера Людмилы Новиковой). Под катом можно найти тексты песен.

image Click to view





LA MIGRANTA BIRDO
Kiel vagbird’ - menestrel’ de l’ ĉiel’,
Mi al vi venos kaj kisos pro bel’.
Seniĝos vintro je blanka mantel’.
Ekkantos mi por la tuta vesper’.
Mi al vi kantos pri la primaver’,
Kiel vagbird’ plena de am-esper’.

Kiel vagbird’ en dezir’ pri am-cel’,
Mi murmurados al via orel’.
Rakontos mi per mirinda fabel’
Pri l’ fora land’ de eterna somer’.
Mi al vi kantos pri vera liber’,
Kiel vagbird’ plena de la fier’.

Refreno:
    Printempo estas por amor’,
    Aŭtuno - por forfluga hor’,
    En vintro restos rememor’.

Kiel vagbird’ sen fidel-iluzi’,
Mi fianĉringon ne donos al vi.
Sed mi ekĵuros al vi kun pasi’
Pri la reven’ post la vica migrad’.
Mi al vi kantos pri l’ ama kor-ard’,
Kiel vagbird’ plena de la kovard’.

Refreno

HO, MIA BELA CIKADINO

Mia belcikadino, iĝos mi cikadvir’,
Kaj pro via fascino mi ekflugos al vi.
Mia belcikadino, plenas mi de admir’.
Apud vi, sinjorino, estu mi kavalir’.
Ja mi dum longa temp’ vivis en la infer’.
Jen alvenis printemp’, kaj ekĉesu l’ sufer’.

Mia belcikadino, el la kor’ fluas kant’:
Estu vi amatino kaj mi - via amant’.
Mia belcikadino, mi ebrias sen vin’.
Estas vi por mi vino - tiel amas mi vin!
Ja dum tro longa temp’ min turmentis soif’.
Nun mi en la printemp’ trinku vinon de l’ viv’.

Mia belcikadino, iĝos mi vircikad’.
Kaj ĝis la vivofino daŭros nia flugad’.
Mia belcikadino, iĝos mi trobador’.
Gloros mi la destinon pro la festo de l’ kor’.
Ja mi dum longa temp’ vivis kiel ermit’.
Strebis mi al printemp’, kaj ĝi venis al mi!

EN LA TAVERNO DE EROSO

Pro la prujno glita longas mia ven’.
El gastej’ mi iras frue en maten’.
De malvarmo forta tremas mia korp’.
Lasu min tra l’ pordo, lasu al la kor’!

Refreno:
    Se Marina kantas, ĝojas mi pro l’ kant’.
    Ŝia voĉo ravas, sorĉas la rigard’.
    Movas ŝi la koksojn, movas per la tors’.
    Plenas de muziko Taverno de Eros’.

Anizbrand’ kaj vino ebriigis min.
Kantu plu, Marina, mia belulin’!
La dezir’ min portas dormi pli kaj pli.
Lasu min tra l’ pordo, lasu al la lit’!

Refreno

Kiel nokto belas, mia ĉarmulin’!
Mia viv’ ribelas, mildas la anim’.
Amu min plej forte per la tuta kor’!
Lasu min tra l’ pordo, lasu al la korp’!

Refreno

en esperanto, музыка, моё творчество, эсперанто, muziko

Previous post Next post
Up