Renovigo ĉe heavens-above.com // Обновление на heavens-above.com

Mar 10, 2017 22:19


      eo:
La jam kelkfoje menciita de mi priastronomia paĝaro heavens-above.com (se vi forgesis, pri kio temas, relegu mian malnovan blogeron) spertis utilan novigon: de nun ĝi priskribas ankaŭ la atendatajn sun-eklipsojn! Jes ja, en la reto troveblas multaj retejoj kapablaj je tio, sed heavens-above denove sukcesis prezenti ĉion en tre simpla, originala kaj facile komprenebla maniero. Vizitu kaj ĝuu! Rekomendindas registriĝi, ĉar la registriĝo havigos al vi la eblon precize indiki vian observo-lokon (pro kio grave dependas la prognozoj de la paĝaro) kaj poste reuzi tiujn datumojn sen la bezono pri ties denova enigo. Sur la bildo estas prezentita la fasado de eklipsa subpaĝo (per la verda koloro mi kaŝis la reklamon). Ve, la plej baldaŭa sun-eklipso, observebla en Krimeo, okazos nur en 2020, en Krimeo ĝi estos nur relative malgranda.

ru:
Уже неоднократно упоминавшийся мною астрономический сайт heavens-above.com (если вы забыли, о чём речь, перечитайте мою старую запись) обновился полезной функцией: теперь он описывает и ожидающиеся солнечные затмения! Разумеется, в сети полно сайтов, способных это делать, но heavens-above вновь сумел предоставить все эти функции очень простым, оригинальным и легко понимаемым образом. Посетите и наслаждайтесь! Рекомендую непременно зарегистрироваться, так как регистрация предоставит вам возможность указать место наблюдений максимально детально (от чего зависит точность прогнозов сайта), а потом использовать эти данные без необходимости в повторном их вводе. На картинке представлен общий вид страницы, посвящённой затмениям (зелёным цветом я замазал рекламу). Увы, ближайшее солнечное затмение, видимое в Крыму, состоится лишь в 2020 году, у нас оно будет относительно небольшим.



      eo:
La paĝaro prezentas iom da ĝeneralaj kaj lokaj (se la eklipso observeblas en via loko) detaloj. Sube mi prezentas mian manieron esperantigi la koncernajn terminojn kun iom da komentoj:

* La unua kontakto de la duon-ombro (angle - First contact of penumbra)
* La unua kontakto de la ombro (angle - First contact of umbra)
* Maksimuma eklipso (angle - Maximum eclipse) estas la momento, kiam la Luna disko kaŝas maksimumon de la Suna.
* La lasta kontakto de la ombro (angle - Last contact of umbra)
* La lasta kontakto de la duon-ombro (angle - Last contact of penumbra)
* La unua kontakto (angle - First Contact) estas la momento, kiam la Luna disko unue tuŝas la Sunan.
* La lasta kontakto (angle - Last Contact) estas la momento, kiam la Luna disko malaperas de sur la Suna.
* Magnitudo de la eklipso (angle - Magnitude) estas rilatumo inter la videbla grandeco de la Luna disko kaj la videbla grandeco de la Suna disko. Se la eklipsa magnitudo estas pli granda, ol 1,0, eblas observi la plenan sun-eklipson (ne nepre en via loko, sed ja ie sur la Tero!); se ĝi estas malpli granda, nur la ringa eklipso okazos. La eklipsa magnitudo dependas de la pozicio de Luno sur la ĉirkaŭtera orbito: foje Luno estas pli proksima al la Tero, foje - pli malproksima.
* Pleneco (angle - Obscuration) estas la relativa parto (prezentita en procentoj) de la Suna disko, kaŝita fare de la Luna disko. Ju pli granda ĝi estas, des pli plena estas la eklipso (klaras, ke por ke la eklipso estu plena, tiu parametro devas egali al 100).
* Delto-T (angle - Delta-T) estas la tempo-diferenco inter la Tera Dinamika Tempo (TD) kaj Universala Tempo (UT), prezentita per sekundoj. Por amatoraj observantoj ĝi ne havas iun apartan gravecon.
* Gamo-faktoro (angle - Gamma) estas la distanco inter la akso de la Luna ombro kaj la Tera centro (esprimita per la longeco de la ekvatora Ter-radiuso en la momento de la eklipsa maksimumo). Por amatoraj observantoj ĝi ne havas iun apartan gravecon.
* Saros-ciklo (angle - Saros). Saros-ciklo estas la periodo (egala proksimume al 18 jaroj, 11 tagoj kaj 8 horoj), dum kiu la ripetiĝantaj sunaj kaj lunaj eklipsoj reekhavas tre similan geometrion.
* La nombro de la lun-monatoj laŭ Brown (angle - Brown Lunation Number) estas la nombro de ĉiu nova Lun-monato, kalkulata ekde la unua novluno de la jaro 1923, kiam oni vaste ekuzis la teorion de la Lun-moviĝo ellaborita de Ernest William Brown.

Por la laikaj kaj neprofesiaj observantoj la plej gravaj parametroj estas la tempo de la unua kontakto (kiam la eklipso ekas), la tempo de la eklipsa maksimumo kaj la tempo de la lasta kontakto (kiam la eklipso ĉesas). Kompreneble, ankaŭ la pleneco de la eklipso estas tre emociiga parametro: ju pli granda ĝi estas, des pli alloga kaj interesa estos la spektaĵo.

Jen la bildo, prezentanta la detalajn informojn pri eklipso:


ru:
На странице можно найти ряд общих и местных (если затмение доступно наблюдению в вашем месте) деталей. Для непрофессионального наблюдателя наиболее интересны следующие параметры:

* Первое касание - время начала собственно затмения (когда лунный диск впервые касается солнечного).
* Момент максимальной фазы - момент наиболее полного затмения (когда солнечный диск закрыт лунным максимально).
* Последнее касание - время окончания затмения (когда лунный диск окончательно сходит с солнечного).
* Максимальная фаза - относительный размер «закрытой» части солнечного диска по отношению ко всей его площади. Понятно, что чем этот параметр больше, тем более полным будет затмение.

Bonan veteron dum la sun-eklipsoj! Хорошей погоды во время солнечных затмений! :)

en esperanto, lingvaj aferoj, умности, эсперанто, небо над нами, приятности

Previous post Next post
Up