ru:
Скончалась Эва Бондар, польская эсперантистка, ставшая одним из тех моих преподавателей, которым было суждено внести наиболее весомый вклад в то, чтобы я стал эсперантистом. Очень жаль...
eo:
La retejo «La Balta Ondo»
malgajan sciigon alportis: la 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis fama pollanda esperantistino, Cseh-instruistino Ewa Bondar.
Estas ŝi, kiu iĝis por mi unu el la plej gravaj E-instruistoj. En la jaro 2001 ŝi partoprenis la krimean aranĝon «Aroma Jalto» (kiu iĝis mia unua E-renkontiĝo), kiam ŝi gvidis la A- kaj B-seminariojn pri la Cseh-metodo. Ŝiaj lecionoj kaj simple interesaj rakontoj, ŝia tutanima sindediĉo al la afero de Esperanto tutcerte iĝis unu el la ĉefaj faktoroj, kiuj definitive alkatenis min al la komunumo. Poste ni renkontiĝis ankoraŭfoje en Jalto en 2003 kaj unu plian fojon jam en Pollando en 2005. Ŝi ĉiam elradiis optimismon kaj elegantecon; en mia memoro ŝi por ĉiam restos kiel plej afabla, sprita kaj helpema persono. Ripozu en paco, kara Ewa!