Vica censo de la verda popolo...

Sep 10, 2012 01:19


Ve, esperantistoj ial ege ŝatas strangajn kaj bizarajn ludojn, kies senco foje estas nekomprenebla eĉ por tiel bone informita verdastelulo kiel mi. Unu el la plej popularaj ludoj daŭre estas «Kiom da ni estas?» Laŭ mia memoro dum la lastaj dek jaroj tiaj interretaj amuzaĵoj estis organizitaj ĉ. dekfoje - kaj ĉiam sonas la samaj sloganoj: «Ni montru al la mondo...», «Ni pruvu...», «Ni kotopu...» ks. Kompreneble, ankaŭ la rezulto estas ĉiam la sama: oni pene «nombras» maksimume 2-3 milojn da zamenhofidoj. Jen la relanĉo de bona malnova spektaĵo: ĉi-foje kiel la ĉef-organizanto (aŭ almenaŭ «spronanto») elpaŝas eĉ la ĝenerala direktoro mem de UEA. Se iu ankoraŭ ne vidis la provizorajn rezultojn de la ĉampionado, rigardu ĉe http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/.

Pardonu, se eĉ tranĉute mi neniel povus kompreni la subtilan sencon de tiu ĉi ludo. Estas ja evidentege, ke la rivelitaj rezultoj estos ne nur magraj, sed eĉ ridindaj. Kion do oni volas pruvi kaj demonstri per tiu aktivado? Mi pretas veti, ke eĉ post monato la akirita nombro de la subskriboj ne atingos eĉ la kvanton de UEA-membroj (kiu, kiel konate, emas ĉiam malgrandiĝi). Ĉu do la farita «efekto» valoras la penon? Ĉu vere la mondo (kaj eĉ la E-mondeto mem) estos impresita?

Permesu do al mi ne klarigi pli detale, kial mi jam delonge ne partoprenas similajn «aktivadojn»...

e-movadaj aferoj, en esperanto

Previous post Next post
Up