La printempo venis...

Mar 08, 2009 05:25

Hieraŭ en Simferopolon venis printempo. Vendrede la aero varmiĝis ĝis ĉ. 20-24 Celsiaj gradoj, sed jam ĵaŭde estis sufiĉe varme kaj ĉio odoris je printempo. Ve, mi malŝatas printempon kaj la tutan varman sezonon entute... La noktoj iĝos mallongaj, la trafiko - pli intensa, la vivo - pli hasta kaj brua, dum la inspiro - pli magra. Eble ĉi printempo ja iĝos escepto, sed dume ĝi komenciĝas per kelkaj problemetoj (ne vere gravaj, sed ja problemetaj), kelkaj seniluziiĝoj kaj jam kelkataga maldormemo - do, ne vere interese. Ni vidos, kio sekvos...

vetero, en esperanto, vivo

Previous post Next post
Up