Да здравствует эсперантология! // Vivu esperantologio!

Nov 12, 2011 23:23


    eo:
Ĵus post longaj cerbumoj kaj penoj (la ĉefaj penoj estis trovi la necesajn referencojn kaj bele prezenti ilin) mi publikigis en la rusa vikipedio la artikolon pri esperantologio (la artikolo ekzistis antaŭe, sed marte 2010 ĝi estis forigita pro troa mallongeco). Espereble, mia artikolo estos longviva. :) Certe, la artikolo ne estas perfekta, sed mi almenaŭ sukcesis kolekti en unu loko la referencojn al la ĉefaj kaj plej gravaj libroj/artikoloj pri esperantologio.

Kompreneble, mi invitas ĉiujn kompetentulojn kaj koncernatojn almenaŭ diagonale rigardi tiun artikolon kaj informi min pri eventualaj misoj (nu, certe, se vi mem kapablas redakti vikipedion - redaktu kun kuraĝo!). Fine kaj pretere mi acide konstatu, ke kaj la Esperanta, kaj la angla versioj de tiu ĉi artikolo estas ne nur magraj, sed eĉ stultaj - ili emas konstati, ke "esperantologio" estas nur iu specife Esperanta scienco, okupiĝanta pri "vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko kaj transskribo de internaciaj fakvortoj kaj de propraj nomoj", kio estas nur deliro de ebria tapiro. Nu, la anglan vikipedion eblas pardoni (ĉar ties artikolo ŝajnas esti nur ies bonvolema traduko de la Esperanta artikolo), sed tioma laikeco de la Esperanta artikolo al mi persone ŝajnas nepardoninda. Nu, fakte ĝi ja estas vica atesto de tio, kio la Esperanta vikipedio estas en la realo...

Ĉiuokaze - mi estas ekstreme kontenta :).

ru:
Вот совсем недавно я дописал в википедию статью про эсперантологию (статья существовала и раньше, но в марте 2010 года была удалена из-за своей чрезмерной кратости). Не хвастаясь скажу, что эта статья, несмотря на всё её несовершенство, всё же лучше аналогичных статей в иноязычных википедиях (даже в эсперантской), во всяком случае мне удалось собрать и представить в одном месте кучу публикаций и ссылок, связанных с эсперантологией. Так что я чертовски доволен :). Разумеется, статью рекомендуется читать всем - для общего развития :). Ну, а те, кто сочтёт нужным что-либо поправить, - правьте смело!

vikipedio, en esperanto, эсперанто, википедия

Previous post Next post
Up