Hodiaŭ en Simferopolo finfine ekpluvetis (kvankam oni ja devas esti tre granda optimisto, por nomi tiun elĉielan urinon "pluvo"), tial mia planita biciklado al la urbocentro estis prokrastita. Por fari almenaŭ ion utilan mi verkis artikolon pri "
Misĥoro" por la Esperanta vikipedio. Ve, prefere mi ne estus farinta tion!
La Esperanta vikipedio daŭre degeneras; la simptomoj de tiu degenerado videblas preskaŭ ĉie. Jen en la "artikolo de la semajno" pri Montara Karabaĥo mi legas: "Ĝi kontrolas la plej grandan parton de la teritorio de la antaŭa Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo kaj..." Fikfek! Kiu idioto elpensis la vorton "oblasto" kaj kiuj estas tiuj "samideanoj", kiuj ĝin uzas? Metu ĝin en sian pugon!
Jen mi trarigardas la liston de la novaj artikoloj. La bildo estas tiel ilustra, ke mi eĉ prezentos ĝin:
La administranto (!) Thomas Guibal dum 37 minutoj sukcesis krei eĉ 9 "artikolojn"! Do - unu artikolo dum iom pli ol 4 minutoj! Atentindas la grandeco (de 475 ĝis maksimume 1751 bitokoj) kaj aspekto de tiuj "artikoloj" - kelkaj frazoj kun (foje!) unu bildo. Enestas eĉ ne unu ekstera ligo, neniuj fontoj, eĉ ne la ŝablono pri la ĝermeco de tiuj abortaĵoj (vidu kelkajn ekzemplojn:
1,
2,
3,
4). Ĉu tio estas digna vikipedia laboro? Jes ja, per tiaj metodoj ni baldaŭ superos la tutan malverdan mondon, sed ĉu tiu mondo estos impresita? Iuj robote kreitaj artikoloj en la volapuka misvikipedio aspektas pli impone... :(
Ve, ege bedaŭrindas, ke la avangarda kaj tute senpaga projekto transformiĝis en iun kloakon, kies ĉiamuloj en la plej bona okazo penas plumpe "progresigi" kaj "plividebligi" Esperanton, kaj en la plej kutima okazo simple elsputas kaj ejakuligas siajn nekontentigitajn ambiciojn kaj misperceptojn...