I know that you're all expecting me to post something about the
Colossal Squid (not to be confused with its smaller cousin the
Giant Squid) which was caught last year in Antarctica and is now (as I type)
thawing at Te Papa museum in Wellington, New Zealand (check out the live webcam!). This is the sixth specimen of a Colossal Squid ever retrieved from the ocean and the most preserved (only the second to include the stomach) and largest. The sex is still unknown (the previous specimens have all been female).Mi scias ke vi ĉiuj atendas de mi enskribon pri la
Kolosa Kalmaro (ne konfuzu ĝin kun ĝia malpli granda parenco, la giganta kalmaro -- pri ambaŭ, la angla-lingva Vikipedio havas pli bonan artikolon) kiu estis kaptita pastinjare en Antarkto kaj nun (dum mi tajpas)
degelas ĉe la muzeo Te Papa en Wellington, Nov-Zelando (rigardu la retkamera-fluon!). Ĉi tiu estas la sesa ekzemplero de Kolosa Kalmaro iam ajn prenita el la maro kaj la plej bonkvalita (nur la dua kiu inkluzivas la stomakon) kaj la plej granda. La sekson oni ankoraŭ ne scias (la antaŭaj ekzempleroj ĉiuj estas inaj).No, instead I'd like to talk about art forgery in New Zealand.Ne, anstataŭe mi volas paroli pri art-falsado en Nov-Zelando.
This weekend, we drove to
Lake Taupo -- I was told that it was the largest crater lake in the world, but
Lake Toba appears to have that claim ... in any case, it is a
supervolcano and one of its lesser eruptions (!) in 180 CE was noticable to observers in China and Rome where the skies were turned red. ... But I was talking about art forgery. So, on the drive back from Taupo, we drove through the small town of
Mangaweka and visited a friend of my parents who has a gallery/studio/home in two old buildings that she's renovating. Last year, she organized, through the gallery (
i5), the Mangaweka
Fakes & Forgeries Festival, featuring the town's famous son Karl Sim (now known as Carl Feodor Goldie), New Zealand's most infamous art forger.Ĉi-semajnfine, ni aŭte veturis al
Lago Taupo (denove la angla-lingva artikolo pli informas) -- oni diris al mi ke ĝi estas la plej granda kratera lago en la mondo, sed tio ŝajne estas
Lago Toba ... ĉiuokaze, ĝi estas
grand-erupcia vulkano kaj unu el la malpli grandaj erupcioj (!) en la jaro 180 rimarkeblis de observantoj en Ĉinio kaj Romo kie la ĉielo ruĝiĝis. ... Sed mi parolis pri art-falsado. Do, survoje ree de Taupo, ni veturis tra la eta vilaĝo de
Mangaweka kaj vizitis amikon de miaj gepatroj kiu havas galerion/art-farejon/hejmon en du konstruaĵoj kiujn ŝi renovigas. Pastinjare, ŝi organizis, per la galerio (
i5), la
Festivalo de Falsaĵoj kaj Imitaĵoj de Mangaweka, kun apero de fama filo de la vilaĝeto Karl Sim (nun nomita Carl Feodor Goldie), la plej fifama art-falsisto de Nov-Zelando.Here's another case where Wikipedia is missing an article. There's no article for Karl Sim, although the page on
Mangaweka mentions him (but wrongly links to the original
C. F. Goldie) and the article on Goldie does mention Sim (near the end).Jen alia okazo en kiu artikolo mankas de la angla-lingva Vikipedio. Ne estas artikolo pri Karl Sim, tamen la paĝo pri
Mangaweka mencias lin (sed malĝuste ligas al la originala
C. F. Goldie) kaj la artikolo pri Goldie ja mencias Sim (ĉe la fino).The way I hear the story, Karl Sim was an accomplished painter from a young age and had attempted some copies of famous works that were sitting around when a foreign visitor saw them and offered to buy them. Later, Sim saw that some paintings had sold at auction overseas and he recognized them as his own paintings but someone had added fake signatures to them. At that moment, Sim decided that if someone else could make money selling his copies, then he should get in on the action. So he started making copies and selling them through his local art auction business in Foxton. He didn't sell them for much; he was counting on people seeing the art, thinking that Sim didn't know what he had on his hands, buying up the art at what the buyer thinks for a steal, and then expecting to go on to sell the art somewhere else for a huge profit. And probably those other people made more money than Sim did. As recounted to me, Sim probably was doing it more to snub his nose at the art world. And some will say that his copies probably made some artists more famous than they otherwise would be. Sim is most famous for his copies of C.F. (Charles Frederick) Goldie paintings, a famous NZ artist who did portraits of Maori dignitaries (very recognizable and very NZ). (Some examples
here.) Sim was finally caught and convicted in 1981 -- in, what I'm told, was an amusing trial during which experts couldn't even say whether the paintings in evidence were forgeries while Sim sat there and said, "Of course they're forgeries; I painted them!". The sentence was 200 hours of community service (!), after which he legally changed his name to Carl Feodor Goldie, so that he could continue (now legally) to sign his paintings C. F. Goldie :)Kiel oni rakontis la historion al mi, Karl Sim estis lerta pentristo ekde juna aĝo kaj prove faris kopiojn de famaj verkoj, kiuj estis videblaj kiam eksterlanda vizitanto trapasis kaj ofertis aĉeti ilin. Poste, Sim rimarkis kelkajn pentraĵojn kiuj vendiĝis en eksterlanda aŭkcio kaj rimarkis ke ili estis liaj propraj sed iu aldonis falsajn subskribojn al ili. Ĉe tiu momento, Sim decidis ke se iu alia povas enspezi monon per vendi liajn kopiojn, do li povu fari tion. Do li komencis fari kopiojn kaj vendi ilin per sia loka art-aŭkcia firmao en Foxton. Li ne vendis ilin kontraŭ multe; li kalkulas je tio ke homoj vidos la artaĵojn, opinios ke Sim ne scias kion li posedas, rapide aĉetos la artaĵojn je prezo kiun la aĉetanto opinios multe malpli ol la valoro, kaj atendos poste revendi la artaĵon aliloke por granda gajno. Kaj plej eble tiuj aliaj homoj gajnis pli da mono ol Sim gajnis. Kiel rakontita al mi, Sim plej eble faris la entreprenon pli por riproĉi la art-komunumon. Kaj iuj diros ke liaj kopioj eble helpis iujn artistojn pli famiĝi ol ili alie iĝus. Sim estas plej konata pro liaj kopioj de pentraĵoj de C. F. (Charles Frederick) Goldie, fama nov-zelanda artisto kiu pentris portretojn de maoriaj emintentuloj (tre rekoneblaj kaj tre nov-zelandecaj). (Ekzemploj
ĉi tie.) Sim finfine estis eltrovita kaj kondamnita en 1981 -- per, kiel oni diris al mi, amuza proceso dum kiu la spertuloj ne povis decidi ĉu la pentraĵoj submetitaj kiel indikaĵojn estis falsaj dum Sim sidis kaj diris, "Kompreneble ili estas falsaj; mi pentris ilin!". La puno estis 200 horoj de komunum-servado (!), post kiu li laŭleĝe ŝanĝis sian nomon al Carl Feodor Goldie, por ke li povu daŭre (nun laŭleĝe) subskribi siajn pentraĵojn per la nomo C. F. Goldie :)Carl is now in his 80s and still disrupts the art world. There's always suspicion that an art work might be one of his copies, and he adds a little uncertainty by occasionally piping in and saying, "Oh, I painted that." :)Carl nun aĝas pli ol 80 jaroj kaj ankoraŭ sku-etas la art-komunumon. Ĉiam estas suspekto ke artaĵo povas esti unu el liaj kopioj, kaj li aldonas iom da malcerteco de tempo al tempo per aperi kaj diri, "Ho, mi pentris tion." :)For those who like links: An
article about the cafe in which is now in the space that Sim worked out of, in Foxton. Perhaps a
future tribute website. An
article on Sim selling his copies legitimately in 2005 (note the modernized Goldie painting in the picture and compare it to
one of the examples linked to above). A NZ Herald
article about the controversy around the festival last year.Por tiuj kiuj ŝatas ligilojn:
Artikolo pri la kafejo kiu nun situas en la konstruaĵo kie Sim laboris, en Foxton. Ebla
estonta omaĝa retejo.
Artikolo pri tio ke Sim endas (en 2005) siajn kopiojn laŭleĝe (en la foto rimarku la modernitan pentraĵon je la stilo de Goldie kaj komparu ĝin al
unu el al ekzemploj ligitaj supre). NZ Herald
Artkolo pri la polemika disputo pri la festivalo pasintjare.The last link is quite interesting. According to the article, gallery owner Tony Martin (of Palmerston North) complained to various funding sources asking why public money had gone to a festival supporting crime. He has reason to be upset about art forgery; he
lost $100,000 in fake Gaugin and Renoir paintings in 1998. Someone came forward with what they said was a Gaugin painting that had been in his family since the 19th century. Accompanying the painting were letters from a ship captain who said that he acquired the painting from Gaugin while he was in Auckland. But, as you can read in the article, it turned out to be a fraud. Ironically,
this article even says, "In twists and turns in the case, it has been suggested the bogus paintings were by master scammer Carl F Goldie, aka Karl Sim, though he has denied responsibility"!La fina ligilo estas tre interesa. Laŭ la artikolo, galerio-posedanto Tony Martin (de Palmerston North) plendis al pluraj mondona instancoj demandante kial publika mono doniĝis al festivalo kiu subtenas krimon. Li havas kialon esti kolera pri art-falsado; li
perdis $100,000 pro falsaj pentraĵoj de Gaugin kaj Renoir en 1998. Iu aperis kun pentraĵo kiu, li asertis, estis pentraĵo de Gaugin kaj estis posedaĵo de lia familio ekde la 19a jarcento. Kun la pentraĵoj estis leteroj de ŝip-estro kiuj indikis ke li akiris la pentraĵo de Gaugin dum li estis en Auckland. Sed, kiel rakontas la artikolo, oni malkovris ke ĝi estis falsaĵo. Ironie,
ĉi tiu artikolo eĉ diras ke, dum la torda historio de la afero, eĉ aperis sugesto ke la falsaĵon pentris Karl Sim, tamen li asertis ke ĝi ne estas lia.If that weren't enough, New Zealand's Prime Minister was involved in
Paintergate in 2002.Kaj se tiu ne sufiĉas, la Ĉef-Ministro de Nov-Zelando en 2002 envolviĝis en
Paintergate (kunmetaĵo de la vorto "pentristo" kaj "gate", kiu estis parto de nomo de skandalo de usona prezidento kaj nun oni emas meti ĝin ĉe la fino de vortoj por krei nomojn de novaj skandaloj).I think I've mentioned it here before, but if not: I once read the introduction of
Thomas Hoving's book False Impressions: The Hunt for Big-Time Art Fakes and found it very interesting.Mi kredas ke mi iam menciis ĝin ĉi tie, sed se ne: Mi iam legis la enkondukon de la libro de
Thomas Hoving, False Impressions: The Hunt for Big-Time Art Fakes (Falsaj Impresoj: La Serĉo por Grandaj Art-Falsaĵoj), kaj opiniis ĝin tre interesa.