I finished reading Stanley Newman's Cruciverbalism (as I
mentioned in a previous post). It was a much quicker read than Word Freak, being much shorter. It also has a different purpose and focus, but I found it interesting for similar reasons. It does give a quick but interesting overview of the history of the crossword puzzle and the community around it, though it recommends The Crossword Obsession (2001) for a fuller history. It talks about the conventions that have developed in American crosswords, probably most of which are old-hat to anyone into puzzles generally, but it was good to reinforce them. There was a lot about puzzle creation (and who writes puzzles and how papers usually have an editor who doesn't write all the puzzles himself but edits submissions etc) -- lots of interesting stuff there. The claim is that a well constructed puzzle will avoid the odd word crutches that are necessary to make the grid work, but they are inevitable so the book lists the 100 most used such words (usually 3, 4, and 5 letter words with odd mixes of vowels and consonants) that puzzlers should know.Mi finis legi la libron Cruciverbalism de Stanley Newman (kiel mi
menciis en antaŭa enskribo). La legado estis multe pli rapida ol tio de Word Freak, ĉar la libro estas multi malpli longa. Ankaŭ, ĝi havas malsaman celon kaj fokuson, sed mi opiniis ĝin interesa pro similaj kialoj. La libro donas rapidan sed interesan resumon de la historio de la krucvort-enigmo kaj la komunumo ĉirkaŭ ĝi, tamen ĝi rekomendas la libron The Crossword Obsession (2001) por pli plena historio. Ĝi parolas pri la konvencioj kiuj evoluiĝis en la usona krucvort-enigmo, kiuj plej eble estas de longe konataj al tiuj kiuj faras puzlojn ĝenerale, sed estis bone re-emfazi ilin. Estis multe pri la kreado de la enigmoj (kaj pri tiuj kiuj verkas ilin kaj kiel ĵurnaloj kutime dungas redaktoron kiu ne mem verkas ĉiujn enigmojn sed redaktas proponitajn puzlojn de aliaj ktp) -- multe da interesaĵoj tie. La aserto estas ke bone konstruita enigmo evitos la ne-kutimajn vortojn apogilajn kiuj necesas por funkciigi la kradon, sed ili estas ne-eviteblaj do la libro listigas la 100 plej uzitajn tiajn vortojn (kutime 3, 4, 5 literaj vortoj kun ne-kutimaj aranĝoj de vokaloj kaj konsonantoj) kiujn solvantoj sciu.What got to me after a while was the wordplay in the book. It was cool, at first, how an example on getting stuck used a clue about Stonewall Jackson and then was referred to as the "Stonewall" stonewall. It was quite clever how many examples were self-referential and how word-play and puns were worked in to just about every page. But at some point I wanted to say, "Enough is enough!" And coming from me, this is harsh words! (For example, I have never tired of any wordplay from
vfish and will gladly swap puns as long as possible with him. But this guy Newman must be annoying at parties.)Kio ĝenis min post iom da tempo estis la vortludado en la libro. Ĝi estis tre amuze, komence, kiel ekzemplo pri barilo en la puzlo estas pri fama usonano kies nomo hazarde estas la nomo de esti barita. Do estis tre lerte kiel la aŭtoro povis fari ekzemplojn kiuj estis mem-priskribaj kaj kiel vortludoj estis enmetitaj en preskaŭ ĉiuj paĝoj. Sed post iom mi volis diri, "Sufiĉas!" Kaj mi neniam diras tion, do por kaŭzi min diri tion la vortludado ver devas esti tro multa! (Ekzemple, por tiuj kiuj konas
vfish, mi neniam laciĝas de liaj vortludoj kaj ni povas interŝanĝi vortludojn senfine. Sed tiu ulo Newman devas esti gen-eg-a ĉe renkontiĝoj.)As I think I mentioned in my previous post, part of wanting to read this book was as part of an introduction to part of the puzzling community that I am ignorant of. In particular, I'm thinking of the people in the National Puzzler's League (a community to which the organizers of this past Mystery Hunt belong). And I think I got some insight into that community when I read a part of the book that talked about places where the puzzler might be led down a wrong path -- for example a clue for 3 letters meaning "to obstruct entrance" could be BAR or BAN, and if you have the first two letters you might think "oh, it's BAR" and write the R and try to use that to solve the down clue and go off on a totally wrong tangent, only to have to come back and realize that BAN was the right answer. On one particular clue, "Half of AD", which clues "ANNO", Newman liked the clue because a reader might first think that "AD" is an advertisement and start thinking down that path. He says, "Even when it's inadvertent and fleeting, constructors love anything that distracts or disorients solvers -- and, of course, solvers like it too, because that's a substantial part of the fun of working on crosswords: blundering down wrong turns and experiencing that eureka moment when the correct path is revealed."Kiel mi eble menciis en la antaŭ enskribo, parto de la volo legi ĉi tiun libron esti kiel parto de enkonduko al parto de la puzl-ama komunumo pro kiu mi scias malmulton. Specife, mi pensas pri la homoj de la organizaĵo "National Puzzler's League" (Landa Ligo de Puzlo-amantoj ["Puzlo-solvantoj" ne sufiĉas kiel traduko, ĉar oni ankaŭ ŝatas krei -- ĉu Puzlumantoj?]), kaj la teamo kiu organizis la Misteran Serĉadon ĉi-jare konsistis plejparte el homoj de tiu organizaĵo. Mi opinias ke mi ricevis iom da rigardo en tiun komunumon kiam mi legis parton de la libro pri lokoj en enigmoj kie la solvanto eble kondukiĝas laŭ malĝusta vojo -- ekzemple estas du anglaj vortoj kun simila signifo, BAR kaj BAN, do se oni havas la unuajn du literojn kaj pensas, "Ho, la vorto estas BAR" kaj skribas la R-n kaj provas uzi tiun literon por diveni la vorto kiu kruciĝas tie, oni iros en tute malgŭsta direkto, kaj iam devos forviŝi ĉiujn laborojn post tiu punkto kaj reveni kaj rimarki ke BAN estis la ĝusta respondo. Alia ekzemplo estas la konfuzo de la literoj AD en indiko por vorto, kiuj povas signifi la latinan "Anno Domini" aŭ povas estis mallongigo de la angla vorto por reklamo, kaj la aŭtoro diris ke li aparte ŝatis tiun indikon pro la ebleco ke la leganto unue mislegos la indikon kaj komencos laŭ la malĝustan vojon. Li diras, "Eĉ kiam ĝi estas ne-intenca kaj mallong-daŭra, enigmo-konstruantoj amas ion ajn kiuj malatentigas aŭ malorientas la solvantojn -- kaj, kompreneble, ĝin ĝuas ankaŭ la solvantoj, ĉar ĝi estas granda parto de la amuzo de fari vortkruc-enigmojn: mispaŝi laŭ malĝusta branĉo kaj sperti la momenton de "Eureka!" kiam la ĝusta vojo estas malkaŝita."No, no, no, no, no! Blundering down the wrong path and spending hours and hours on work that turns out to not be relevant is not fun! (I think
mollishka can back me up on this one.) Yes, the eureka moment is the fun. But it does not require blundering down the wrong path to make it so.Ne, ne, ne, ne, ne! Malpaŝi laŭ malĝusta branĉo kaj pasigi horojn kaj horojn farante laboron kiu poste troviĝas esti ne-utila ne estas amuza! (Mi supozas ke
mollishka subtenos mian opinion pri tio.) Jes la momento de "Eureka!" estas la amuzo. Sed ne necesas mispaŝi laŭ malĝusta branĉo pro fari ĝin tio.I have to mention a wonderful surprise (and coincidence). On the same day that I went to a meeting of
ESNE, the Esperanto Society of New England, I read on page 27 about these odd words used to connect together words in the grid, one of which is ESNE. To quote Newman: "Crossword enthusiasts and experts on medieval history are about the only people left on earth who could readily tell you that ESNE is the answer for the clue 'Anglo-Saxon laborer' (it's also the acronym of the Esperanto Society of New England)." Woohoo! We got mentioned!Mi devas mencii bonegan surprizon (kaj hazardaĵo). Je la sama taga kiam mi ĉeestis kunsidon de
ESNE (la angla mallongigo de la Esperanto-Societo de Nov-Anglio), mi legis sur paĝo 27 pri tiuj ne-kutimaj vortoj uzitaj por konekti vortojn en la krado, el kiuj unu estas ESNE. Citante Newman: "Ŝatantoj de vortkruc-enigmoj kaj spertuloj pri mezepoka historio estas eble la solaj homoj restantaj sur la tero kiuj povus tuj informi vin ke ESNE estas la respondo al la indiko 'Anglo-saksa laboranto' (ĝi estas ankaŭ la akronimo de la Esperanto-Societo de Nov-Anglio)." Hura! Ni menciiĝis!Finally, I'll end with Newman's recommendations for puzzles to try besides the obvious New York Times puzzle. Newman himself syndicates a puzzle which is available online for free daily:
www.StanXWords.com. He also mentions Mike Shenk's crossword in the weekend edition of the Wall Street Journal, Merl Reagle's Sunday puzzle in the San Francisco Chronicle, and Henry Hook's crosswords in the Sunday Boston Globe (though he alternates with two other constructors, also said to be good, but different style). Oh, also, Newman makes the good point that making a crossword puzzle is a labor, an art, and should be recognized with a by-line (the same way that articles have by-lines and even mention the contributors at the end of the article) -- so if your local paper has a puzzle and doesn't mention the editor (let alone the puzzle contributors), you should write a letter and complain :)Mi finos per doni al vi la rekomendojn de Newman pri enigmoj por provi krom la kutima enigmo en la ĵurnalo New York Times. Newman mem amaspublikigas enigmon ĉiun tagon, kiu estas havebla senpage per la interreto:
www.StanXWords.com. Li mencias ankaŭ la vortkruc-enigmojn de Mike Shenk en la semajnfina eldono de la ĵurnalo Wall Street Journal, de Merl Reagle en la dimanĉa numero de San Francisco Chronicle, kaj de Henry Hook en la dimanĉa numero de Boston Globe (kie li aperas laŭvice kun du aliaj konstruantoj, ankaŭ kiuj supozeble estas bonaj, sed havas malsamajn stilojn). Ho, kaj, Newmas havis la bonan opinion ke fari vortkruc-enigmon estas laboro, estas arto, kaj estu agnoskita per aŭtor-indiko (same kiel por artikoloj, kie eĉ kontribuantoj ricevas mencion ĉe la fino de la artikolo) -- do se via loka ĵurnalo enhavas enigmon kaj ne mencias la redaktoron (ne jam parolante pri la kontribuanto), vi verku leteron por plendi :)