Pri mia profesio-evoluo

Nov 20, 2008 06:37

Hieraŭ estis mia unua "interparolo pri mia evoluo" (Gespräch zum Ausbildungsstand), el kiuj mi havos du pliajn post po proksimume duona jaro.

Ĉeestis miaj tri fak-seminariestroj kaj mia pedagogika seminariestro. Kvinope ni interbabilis pri mi kaj mia laboro. Sed la unuan dek- dek kvin minutojn mi mem rakontu, kaj pro tio mi preparis kartetojn. Mi rakontis pri mia lernejo, rilatoj inter kolegoj, kun gepatroj, kun lernantoj, kiuj problemoj estas speciale ĉe mia lernejo, ktp. Poste mi iom skizis mian impreson pri la diversaj seminarioj (tre diversaj, kaj mi kuraĝis kritiki la muzikan seminarion sen esti batita...), kaj fine mi prezentis "kion mi jam sukcesas" kaj "kio ankoraŭ plibonigend/indas".

Ne estis iuj ĝenaj demandoj, kiel oni eble atendus, sed estis tre aferrilata, objektiva interparolado. Mi ja menciis, ke mi ĉiutage batalas, ĉar estas tre malfacila laboro en tiu lernejo en malbonega kvartalo, kaj oni ja aprezis tion. La seminariestroj pri pedagogikoj kaj matematiko vidas min en seminario proksimume dufoje monato, do kompare al muziko kaj germana (unufoje monate) sufiĉe multe. Ili do bone "konis" min kaj povis laŭdi mian aktivecon, dum la germanulino poste diris, ke ŝi dum tiu interparolado multe pli ekkonis min, kaj la muzikulino ŝajnis esti surprizita, ĉar en la muzika seminario mi ne tiom multe kunlaboras. Nu jes, tio rilatas ja al mia kritikpunkto pri la seminario kaj estas tro komplika por nun priskribi.

Aldone, kritiko (ĉu pozitiva aŭ negativa) rilate miajn lecionojn ŝajnis al mi iom amuza kaj nesenca, ĉar dum la vizitoj ni havis priparoladojn pri la unuopaj lecionoj, kaj fakte ĉiu el ili vidis min ĝis nun nur unufoje (krom pedagogika, kiu vidis min dufoje). Ili do rakontis la saman denove, kion mi jam sciis de la tuja pribabilado.

Ĉiuokaze oni diris, ke mi postulas de mi mem sufiĉe multe, kaj ke mi altnivele pripensas miajn agojn ktp.

Entute mi estas sufiĉe feliĉa, ke okazis tiel, ĉar hieraŭ posttagmeze mi estis (denove...) nur malmultajn paŝojn for de skribado de laborkontrakto-fin-letero kaj dependigis tion iom de la interparolado.
Previous post Next post
Up