Aug 28, 2008 22:00
Do, se mi ĝis nun nur fuŝis antaŭ lernantoj kaj mi mem, baldaŭ venos ebleco fuŝi oficiale. La unuaj vizitoj de miaj "instruistoj pri instruado" estos je la 9a de septembro (matematiko), 18a de septembro (matematiko) kaj 1a de oktobro (muziko). Ĉeestos kutime la lernejestrino, la kutima instruistino de la klaso, la prijuĝisto (= instruisto pri instruado), unu klaso kaj kiel speciala gasto mi mem, haha.
Mi rimarkis ke fakte mi apenaŭ skribas pri io ajn krom mia laboro. Fek, laboro detruas tutan vivon, oni liberiĝu de ĝi kiom eble plej frue.