Instruado de matematiko

Jun 27, 2008 12:09

Merkrede mi gvidis en unua klaso enkonduk-lecionon pri returnkalkuloj (3+2=5 => 5-2=3 ( Read more... )

Leave a comment

karulin July 5 2008, 17:49:13 UTC
Nu, mi ne kredas ke la ludo ankoraŭ estus amuza, se la infanoj devus inter la ludpartoj ion skribi. Tio cetere estus sufiĉe ĥaosa (ĉiam daŭras 5 minutojn se oni ŝanĝas inter sidi ĉe tablo kaj stari en rondo aŭ simile...) kaj longdaŭra. Sed mi intertempe pripensis, kaj venis mi al la decido, ke tute sufiĉas, se ili almenaŭ _rekonas_ la return-kalkulon, kaj ke tiu ludo ne nepre temu pri kalkulado, sed pri la principo de tiaj kalkuloj.

Intertempe mi ankaŭ babilis pri tio kun du el miaj seminariestroj. Fakte kutime oni faru tiel, ke pri ĉio ajn temo la infanoj unue aktive agu ("enaktiv"), poste agu per bildoj (ekz. desegnu, vidu bildojn, ktp., "ikonisch"), kaj nur plej lasta agu per simboloj kiel nombroj ("symbolisch"). Estas la sistemo "E-I-S" de psikologo Bruner. La principo EIS ne estu nur unudirekta, sed post alveno al pli alta ŝtupo oni volonte ripetu pli malaltan, ktp.

Kvankam mi pensis, ke miaj tranĉitaj gumursetoj estus iloj por aktive agi, ili fakte ne estas gum-ursetoj, sed paperaj gum-ursetoj, do jam postulas imagpovon, kaj tio troas por la komenco, ĉar fakte jam estas "ikonisch".

Mi nun tute komprenas, sed ial mi mem ne tuj kaptis tiun econ.

Reply


Leave a comment

Up