La krizo de fido ...al la estonteco

Oct 20, 2008 15:57

Demando: Kial vi ĉiam asertas ke solvi la okazantan valutan krizon eblas sole per ŝanĝo de rilatoj inter homoj?

Analizo de la krizo
Estas sciate, ke la leĝoj de la naturo efikas sendepende de tio ĉu oni scias ilin aŭ ne. Neniu penos ekzameni la leĝon de gravito per elfenestra salto, ĉar la rezulton ni scias el la viva sperto.

Sed malmultaj scias ke krom la leĝoj efikantaj al niaj fizikaj korpoj ekzistas leĝoj, kiuj efikas al niaj animoj. En nia mondo ni ne vidas animojn kaj iliaj interagoj estas kaŝitaj por ni. Sed tio ne faras la leĝojn malpli striktaj - ili same neeviteble efikas al ni, eĉ se ni ne perceptas tion klare.

Laŭ tiuj leĝoj, ĉiuj niaj animoj estas ligitaj inter si en unuecan, harmonian kaj balancigitan sistemon, kiu ekzistas laŭ la principo de dono - ĉiu kontribuas laŭeble pli, kaj prenas de la sistemo nur bezonatan minimumon.

Kaj la homaro dum sia evoluo venis al la stato, kiam iĝis normo ke ĉiu deziras kontribui minimumon kaj uzi ĉiujn ĉirkaŭantojn maksimume, por plenigi sin. Aldone, ni jam eĉ ne rimarkas tion. Ĉiu deziras gajni la loterion - kontribui unu dolaron kaj gajni milionon. De kie aperas la miliono? De miliono da homoj, kiuj kontribuis po unu dolaro. T. e., ĉiu volas preni de ĉiuj por si mem. Kaj tio estas opiniata absolute normala afero.

Sed ĉe tio aperas tioma disonanco inter la spirita kaj la fizika nia ekzisto, ke leĝorompo de la spirita leĝo jam kaŭzas videblajn kaj senteblajn konsekvencojn en nia fizika mondo - kiel la hodiaŭa financa krizo, kiu estas nur parta konsekvenco de la ĝenerala krizo de ĉiuj sociaj ligoj. La financa sistemo estas la plej atakebla, simile al sango en organismo, kiu ligas kaj trapenetras la tutmondan komunumon. Nenio ŝanĝiĝis en partoj de la financa sistemo - la krizo estas entute psikologia: klariĝis malkorekta uzo de la ligoj, kaj, rezulte, la perdo de fido kaj kolapso de la sistemo mem.

T. e., ni venis al la stato, kiam la ekstero - la strukturo kaj la principo de funkciado de niaj integritaj sistemoj iĝas malgrava kompare al tio, kun kiuj pensoj, kun kiu intenco ni uzas la ligojn en ili.

Se ni, t. e. ĉiu el ni, ne ŝanĝos nian rilaton al la ĉirkaŭantoj al tiu koresponda al la ligoj inter la animoj, tiam ni daŭre kontraŭstaros al la leĝoj de la naturo, kaj tiuj leĝoj, kun pli kaj pli granda forto, negative influos al ni. Neniu povos resti flanke, ne estos sur Tero tia loko, kie oni povus transatendi.

La ĉirkaŭa mondo detruiĝas, se vi volas savi sin - komencu de vi, de via rilato al la ĉirkaŭantoj, neniu alia savos vin.

Ĉiu el ni konstruas la mondon, kaj tiu nia komuna mondo, konstruita koresponde al leĝoj de la naturo, povos alporti al ni aŭ grandegajn, neimageblajn bonojn, aŭ, se ĝi estas bazita sur egoismo, ĝi alportos neimageblajn suferojn, kiuj egale devigos nin ŝanĝiĝi.


Mikaelo Lajtman (PhD pri filozofio, MSc pri biokibernetiko) - sciencisto-kabalisto, profesoro de ontologio kaj teorio de ekscio, fondinto kaj gvidanto de Internacia akademio de kabalo kaj de Esplora instituto de kabalo de J. Aŝlag (ARI - Ashlag Research Institute) - nekomercaj organizoj, kiuj okupiĝas pri esplorado kaj kleriga agado pri la scienco kabalo.

кризис, krizo, esperanto

Previous post Next post
Up