Aŭdinte dum unu el esperantistaj kunvenoj, ke en
Mitavo grupo de idistoj preparas en tago de rememoro de Luther grandan propagandon de Ido, mi decidis fari vojaĝon en tiun urbon kaj niaflanke ankaŭ ion fari por defendo de nia lingvo. Tiucele mi presigis specialajn foliojn, kie mi mallonge refutis la argumentojn de idistoj kaj avertis la publikon kontraŭ la skismuloj. Veninte en Mitavon, mi ekvidis sur muroj grandajn afiŝojn, kie la idistoj anoncis pri aranĝo en tago de Luther de publika loterio je utilo de nova universala lingvo kaj dancvespero kun koncerto. Pri tio ankaŭ estis faritaj anoncoj en lokaj gazetoj. Mi tuj vizitis redakciojn de ĉi tiuj gazetoj kaj petis presigi mian artikolon kontraŭ Ido. Krom tio mi dungis kelke da knaboj kaj komisiis al ili disdoni al ĉiuj preterpasantoj la speciale presitajn refutajn foliojn kaj
Ĉefeĉŝlosilojn de Esperanto. Tio estis bona kontraŭvenenaĵo por la idista propagando kaj haltigis disvastiĝon de tiu ĉi infektaĵo. Almenaŭ poste la idistoj tre akre plendis pri tio en siaj malmultaj ĵurnaloj. Post reveno el Mitavo mi faris la 26-an de novembro raporton pri mia vojaĝo en kunveno de peterburgaj esperantistoj, atentigante ilin pri ĉi tiu nesto de niaj skismuloj. Kiel iniciatinto kaj ĉefo de la idista propagando en Mitavo estis luterana pastro Roze, aŭtoro de Ida lernolibro. Por plua batalo kun li mi donis komisie al ĉiuj mitavaj liberejoj lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto. Resulte de samtempa propagando de du internaciaj lingvoj en Mitavo poste preskaŭ ĉesiĝis iu ajn intereso al nia problemo, videble la publiko decidis atendi, kiu venkos en nia interfrata batalo.
Aleksandr Saĥarov. Rememoroj de centprocenta esperantisto. Moskvo: Impeto, 1993. P117-118