mia tria Apero

Feb 28, 2013 13:13

APERo-7 okazis (same kiel en antaŭaj jaroj) en la ripozejo Jerŝovo (perĉ-vilaĝo) apud Moskvo.

Jen la plej gravaj por mi programeroj kiujn mi partoprenis:
  • prelego de Klera pri Globiŝ
  • rakont-verkado gvidata de Mirina (La plej bela estis rakonto de Marina. Mia rakontetaĉo mirinde gajnis eĉ du folikunigilojn, kiujn mi bedaŭrinde perdis).
  • prelego de Jona "IDoj, HAVoj, kaj Ioj / (homo/sino)nimeco en E-aj servmorfemoj" (aperis interesa diskuto, sed ŝajne mi tro emociiĝis en la fino, batalante pri mia "ŝatata" temo de lingvo-normo.)
  • montro de Viko de filmo pri refuĝantoj el Tunizo al Italujo (Okazis la plej varma diskuto pri politiko.)
  • prelego de Klera pri lingvopolitiko de UNESCO kaj TEJO (kaj diskuto pri lingvaj rajtoj)
  • prelegoj de Nikolao Gudskov pri SAT kaj Raŭmismo
  • (Mia rakonto pri Purimo estis ne sufiĉe preta kaj ŝajne ne tre ekinteresis aŭskultantojn.)
  • malrapida legado de la libro Ester gvidata de Jona. (Laŭ mi estis tre sukcesa. Mi sukcesis orgranizi ĝin tiel ke ĝin vizitu nur tiuj kiuj vere volis ĝin partopreni. Kaj estis tre interese por mi kaj (ŝajne) por la aliaj.)
Ĉiuj prelegoj finiĝis kiel varmaj diskutoj kaj disputoj. Laŭ mi tiuj prelegoj-diskutoj iĝis ĉefa parto de la aranĝo. Kaj tio tre gojigis min.
Krome certe okazis ludoj, multe da kantado, poezilegado...
Danci mi provis sed tuj kapitulacis.

Krome mi ricevis ĉefrolon en teatraĵeto (pro kiu  nia trupo eĉ perlaboris kvindek kopekojn kaj kelkajn nuksojn!).

Okazis ke (malsimile al antaŭaj Aperoj) mi tute ne promenis (se ne kalkuli irojn al/el la manĝejo) krom promeneto de mi kaj Marina en la unua tago tuj post alveno (dum ni atendis la aliajn). Kvankam mi planis skii aŭ eĉ provi sketi.
Sed mi tute ne bedaŭras, ĉar la tuta tempo estis plena de riĉa komunikado, emocioj, pensoj.

Mi ĝojas je konatiĝo kun iom da novaj homoj tre interesaj.

(fotoj en Fkontakte, fotoj en Fejsbuk)

impressions, pair

Previous post Next post
Up