Jen teksto, kiun mi esperantigis, de la brazila ĵurnalisto Georges Bourdoukan.
Ĝi aperis ĉe lia
blogo, ĉijare, je la 9a de majo.
La palestina problemo
Ni klarigu tian palestinan problemon.
1) La palestinanoj ĉiam vivis en Palestino.
2) La palestinanoj Eŭropon ne invadis.
3) La palestinanoj ne incitis Duan Mondan Militon.
4) Al jud-amasmurdo la palestinanoj ne rilatas.
5) Jud-amasmurdo estas okcidenta okazigo.
6) Judoj estas okcidenta problemo.
7) Okcidente judoj suferis rasismon.
8) Eĉ se okcidentanaj konsciencoj estas ĉagrenitaj, tiu ne rajtigas lin cedi landon, kiu al ili ne apartenas.
9) Neniam judoj antaŭjuĝon suferis de palestinanoj.
10) Judoj invadis Palestinon.
Sekve, estas Israela problemo - ne Palestina problemo.
Mi ĝuis tiun provon simplifigi tian kompleksan temon per sumo da faktoj, logike.
Ĝustatempe,
Zigzigland estis la filmo, kiun mi lastfoje spektis en kinejo. Temas pri Palestin/Usona faraĵo, kiun rakontas pri la vivo de aktora palestinano, kiu penas starigi lian karieron Usone, dum li laboras kiel taksisto ĉe Kalifornio.
La filmo sukcesas mencii sociajn aferojn palestinajn sen tro da streĉo. Kiel okazas ĉikaze, taksistaj rakontoj ofte amuzigas. La
interrilato de la taksisto kun liaj klientoj havigas la pli bonajn paroladojn.