Italieto: la ĉikanito de Eŭropo

Jul 20, 2014 21:24

Tradukinto: gemini_artemis
Originaj ligiloj: ちびたりあ (japane), Chibitalia (angle)

Lasta ĝisdatigo: 2015-02-01 - 00:50 UTC













■ Italieto, Sankta Romio kaj Francio ■

Kvankam li nomis sin «Sankta Romia Imperio» pro admiro al la Romia Imperio,
Sankta Romia Imperio ne situis en Romio.
Sankta Romia Imperio ofte ĉikanis Italion, dirante «Ĉu vi ne volas kuniĝi kun mi?».
Lia revo estis formi unuiĝinta reĝlando de italoj kaj ĝermanoj.

Malamante la ideon, Francio kaj Hispanio ofte riproĉis Sanktan Romion: «Ĉesu ĝeni Italion».
Sed Sankta Romio neniam aŭskultus ilin.

■ Ĝis Italio iĝis la ĉikanito ■


Post kiam Romio malaperis, Italio iĝis pluraj malgrandaj landoj.


Ĉio troviĝis en la tiama Italio.
Fekunda tero, varma klimato, mirinda kulturo, historio, artoj, religio...
Li estis tre interesega lando.

Sed li estis malforta.
En tiu epoko li jam estis malforta.



Por la aliaj landoj ne estis pli bona trofeo.
Post la atako de Francio, ankaŭ la aliaj fortaj landoj volis pecon de Italio.



■ La plej forta ĉikanulo aperas ■

"Bone! Italio estas mia!"

Francio subite decidis invadi Italion.
Kvankam li diris, ke li iros helpi pri la internaj disputoj de Milano,
li impertinente konkeris Florencon kaj Napolon.



Francio malgajnis monon kaj perdiĝis en strangaj lokoj,
montrante, ke ankaŭ li estas iom mallerta
(eĉ se iamaniere lia monujo jam estis preskaŭ malplena),
sed malgraŭ tio Italio estis ankoraŭ pli mallerta.



Li tute ne prepariĝis.
Kvankam li jam sciis antaŭ kelkaj monatoj.
Pro tio li estis senpene venkita kaj kapitulacis.

Tiam Italio jam estis Italio.

■ Kial Hispanio estis maltrankvila? ■


Antaŭ iom da tempo, Aŭstrio (sub la Habsburgoj)
komencis agi superregeme ĉe Sankta Romia Imperio.
Aŭstrio jam estis preninta Hispanion,
do Francio fine estis ĉirkaŭata.



La maltrankvila Francio penis preni la netuŝitan Norditalion,
sed tiam Sankta Romia Imperio kaj Hispanio komencis agi.
Jen estis la komenco de granda milito por la rego de Italio.





■ Aŭstrio ■
Inteligenta riĉulo, kiu okupiĝis pri Italio,
regis Sanktan Romian Imperion,
kiu malatentis sian propran hejmon,
kaj konstruis la imperion, kie la suno neniam subiras.
Li amas muzikon pli ol ion ajn.

■ La Italaj Militoj ■


Militoj, en kiuj la tuta Italio suferis sangoverŝadon.
Italio estis linĉita kaj dispecigita de pluraj fortaj landoj.

Poste la vivo de Italio kiel servisto komenciĝis...





■ Renesanco kaj Italio ■

Ĉar tiam Italio devis obei fortajn landojn por vivi,
tio ne estis bona epoko por la arto
kaj la mirinda renesanca kulturo finiĝis.

Sekve Italio malaperis el la scenejo
de la historio dum multaj jarcentoj.
Pro tiu sklavema vivado Italio restis
malgranda dum longa tempo.

Parenteze, ankaŭ en tiu epoko
Italio ne uzis sian armeon. (ridas)



■ La elstara muzikhistorio de Aŭstrio ■

Ĉar la reĝeco en Aŭstrio multe investis en muzikon kaj arton,
ili sukcesis kolekti kaj famigi la plej bonajn muzikistojn.

Parenteze la Viena Knabĥoro ekzistas ekde la 15-a jarcento.
K-kiel malnove...!

■ Italio kaj Aŭstrio ■

Italio ankaŭ havis multajn malgrandajn
ribelojn por sia sendependeco,
sed Aŭstrio tuj premegis ilin.





Tio estis lia longtempa revo.



Sankta Romia Imperio konsideradis Romion kiel diinon.



aŭstrio, hispanio, francio, romio, italio, sankta romia imperio, italieto, suditalio

Previous post
Up