These days I rarely hear live music in English by native speakers. So I was glad to see Franz Nicolay's concert (at the suggestion of Anna's mom - none of us had heard of him before but she thought the concert sounded interesting). He spoke very clearly between songs, which was good for the Polish listeners. He plays guitar, accordion, and banjo, all with impressive talent and created some really nice hypnotic moody effects with occasional bursts of punk or sea shanty... Hard to classify the style. The concert was in a small intimate coffee place quite close to our home, with a quite pleasing old atmosphere like a salon from the past. There was also a song about Hollis Mason, the first Nite Owl from Watchmen, which surprised me, and a song about the Marfa lights (which I have seen). We chatted briefly afterward; it turns out this Wroclaw concert was his very first show on his current multi-week tour through various countries. We paid just 10 PLN each for our tickets; I'll probably buy some downloadable music from his website, because the evening was certainly worth more than 10 PLN.
http://franznicolay.com Lastatempe mi malofte aŭdas vivan muzikon en la angla de denaskuloj. Do mi feliĉis ĉeesti koncerton de Franz Nicolay (propono de la panjo de Anna - neniu el ni aŭdis pri li antaŭe sed ŝi pensis, ke la koncerto sonis interesa). Li parolis tre klare inter kantoj, kio bonis por la polaj aŭskultantoj. Li ludas gitaron, akordeonon kaj banĝon, ĉiujn kun impona talento kaj li kreis tre plaĉajn melankoliajn hipnotajn efektojn kun fojfojaj punkaj eksplodoj aŭ marista muziko... Malfacilas klasifiki la stilon. La koncertejo estis malgranda intima kafejo tuj apud nia hejmo, kun tre plaĉa antikva salona etoso. Estis ankaŭ kanto pri Hollis Mason, la unua Nite Owl en la bildromano Watchmen, kio surprizis min, kaj kanto pri la lumoj de Marfo (supozeble neklarigeblaj misteraj lumoj meze de nenie en okcidenta Teksaso, kiujn mi vidis). Ni babiletis poste; fakte ĉi tiu vroclava koncerto estis lia unua koncerto de nova plursemajna turneo tra diversaj landoj. Ni pagis nur po 10 PLN por biletoj; mi verŝajne aĉetos elŝuteblan muzikon de lia retejo, ĉar la vespero certe valoris pli ol nur 10 PLN.