Vegana "Vegilia"

Dec 16, 2012 19:11

Loka vegetara restoracio kaj iuj lokaj vegetaraj/veganaj grupoj kunlaboris aranĝi "Vegilia" ĉi-vespere, de kie ni ĵus revenis (post bonŝanca hazarda ĵusa ekscio pri ĝi). Kontraŭ nur 10 zlotoj por eniri, oni povis manĝi ĉion ajn deziratan de ege impona granda bongusta bufedo. Ĉio estis vegana eĉ! Estis granda densa homamaso, do ili akiris iom da mono por bonfaraj agadoj. Nun ni estas tute plenegaj, malgraŭ posta promenado en la vespera kristnaska foiro urboplace. :)

A local vegetarian restaurant and some local vegetarian/vegan groups arranged a "Vegilia" this evening, from which we just returned (after luckily just finding out about it). For only 10 zloties (roughly $3) to enter, you could eat as much as you wanted from a very impressive huge tasty buffet. Everything was vegan, even! It was a huge dense crowd, so they raised some money for some philanthropic causes. Now we are totally stuffed, despite walking around afterward in the evening Christmas fair in the city square. :)
Previous post Next post
Up