disdono de esperantaĵoj

Apr 06, 2021 20:11

Saluton!

Dum la pasintaj monatoj, havante pli da libera tempo ol kutime, mi intercetere reviziis mian hejman bibliotekon. Enkadre de tio mi kompilis la liston de e-aĵoj, kiujn mi ne plu bezonas. Tiuj kolektiĝis dum multaj jaroj pro diversaj kaŭzoj (ion mi havis duekzemplere, io fariĝis ne tiom interesa por mi, iuj stokoj restis post mia agado en diversaj postenoj, por io jam ne plu sufiĉas loko en la bretoj ktp.). Jen estas la listo. Ĉion ĉi (krom kelkaj esceptoj fine de la listo) mi ŝatus fordoni senpage al ajna deziranto. Se vi bezonas ion en la listo, bonvolu informi min per komento sube (aŭ per privata mesaĝo, aŭ iel ajn alimaniere). Por transdoni la librojn mi pretas renkontiĝi ie en Moskvo en konvena tempo kaj loko. Bedaŭrinde mi ne povos sendi la aĵojn perpoŝte (krom eble raraj esceptoj).

P.S. Коротко для тех, кто пока не выучил эсперанто, но хочет знать, о чём идёт речь, - раздаю ненужные книги из моей эсператно-библиотеки.

налетай торопись

Previous post
Up