Как пишется, так и произносится: "риноцЭро" & "пантЭро"
Рино- это как во всем знакомом осеннем "рините" + -cer. "Кератин" от того же корня. Рог у этого животного - не кость, а из материала, подобного волосам.
Pantero = leopardo "Чёрная пантера не является самостоятельным видом, это леопард (азиатский, африканский)"(Вики)
ORIGINE, iam antaŭ longe, sur neloĝata insulo ĉe la bordo de la Ruĝa Maro, vivis Parsio de kies ĉapelo la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Parsio vivis ĉe la Ruĝa Maro kun nenio krom sia ĉapelo kaj sia tranĉilo kaj kuir-forno de la tipo kiun vi precipe neniam tuюu. Kaj en iu tago li prenis farunon kaj akvon kaj rosinojn kaj prunojn kaj sukeron kaj aferojn, kaj faris por si unu kukon kiu mezuris du futojn transe kaj tri futojn dika. ĝi ververe estis Supera Komestiblo (_tio_ estas Magio), kaj li metis ĝin sur la fornon ĉar al _li_ estis permesate kuiri sur tiu forno, kaj li bakis ĝin kaj bakis ĝin ĝis ĝi estis tute brune bakita kaj odoris plej sentimentale. Sed ĝuste kiam li estis manĝonta ĝin, venis sur la strandon el la Komplete Neloĝata Interno unu Rinocero kun korno sur sia nazo, du porko-okuloj, kaj malbona konduto. En tiuj tagoj la haŭto de la Rinocero sufiĉe glate akordiĝis al ĝia korpo. ĝi ekzakte aspektis kiel Rinocero el la Arkeo de Noa, sed kompreneble multe pli granda. Tamen, ĝi ne bone kondutis tiam, kaj ĝi ne bone kondutas nun, kaj ĝi neniam bone kondutos. ĝi diris: "Haŭ!" kaj la Parsio lasis tiun kukon kaj grimpis al la supro de palmo-arbo kun nenio vestita krom sia ĉapelo, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Rinocero renversis la oleo-fornon per sia nazo, kaj la kuko ruliĝis en la sablon, kaj ĝi pikis tiun kukon sur la kornon de sia nazo, kaj ĝi manĝis ĝin, kaj ĝi foriris, svingante sian voston, al la forlasita kaj Ekskluzive Neloĝata Interno kiu oftas sur la insuloj Mazanderano, Sokotro, kaj la Promontoroj de la Plilarĝa Ekvinokso. Tiam la Parsio deiris de sia palmo-arbo kaj metis la fornon sur ĝiajn piedojn kaj recitis la sekvantan _Slokaon_, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin, nun deklamos al vi: --
Kiu la kukojn atakas Kiujn la Parsio-viro bakas Tiu la malfeliĉon elpakas.
Kaj estis multe pli da signifo en tio ol vi pensus. _ĉar_, kvin semajnojn poste, okazis varmo-ondo ĉe la Ruĝa Maro, kaj ĉiuj malvestis ĉiujn vestaјojn kiujn ili surhavis. La Parsio formetis sian ĉapelon; sed la Rinocero demetis sian haŭton kaj portis ĝin sur la юultro kiam ĝi venis al la strando por baniĝi. En tiu tempo la haŭto butoniĝis malsupre per tri butonoj kaj aspektis kiel pluvmantelo. La Rinocero diris tute nenion pri la kuko de la Parsio, ĉar ĝi estis manĝinta ĝin tute; kaj ĝi neniam bone kondutis, nek tiam, nek poste, nek estonte. ĝi vadis rekte en la akvon kaj blovis bobelojn tra sia nazo, lasinte sian haŭton sur la strando. Okazis ke la Parsio preteriris kaj trovis la haŭton, kaj li ridis unu ridon kiu dufoje ĉirkaŭis lian vizaĝon. Tiam li dancis trifoje ĉirkaŭ la haŭto kaj frotis siajn manojn. Tiam li iris al sia kampadejo kaj plenigis sian ĉapelon per kukeroj, ĉar la Parsio manĝis neniam ion krom kukojn, kaj neniam balais sian kampadejon. Li prenis tiun haŭton, kaj li trenis tiun haŭton, kaj li trotis tiun haŭton, kaj li frotis tiun haŭton kaj plenigis ĝin per malnovaj, malfreюaj, sekaj, tiklaj kukeroj kaj kelkaj bruligitaj rosinoj, tiom kiom ĝi _entute_ povis enhavi. Tiam li grimpis al la supro de sia palmo-arbo kaj atendis ĝis la Rinocero venos el la akvo kaj surmetos ĝin. Kaj la Rinocero surmetis sian haŭton. ĝi butonis ĝin per la tri butonoj, kaj ĉio tiklis kiel kukeroj en lito. Tiam ĝi volis grati sin, sed tio nur malbonigis la aferon; kaj tiam ĝi ekkuюis sur la sablojn kaj ruliĝis kaj ruliĝis kaj ruliĝis, kaj ĉiufoje kiam ĝi ruliĝis la kukeroj tiklis ĝin pli kaj pli kaj pli. Tiam ĝi kuris al la palmo-arbo kaj frotis kaj frotis kaj frotis sin kontraŭ tiu. ĝi frotis sin tiel multe kaj tiel forte ke pro la frotado ekestis granda faldo en la haŭto super la юultroj, kaj alia faldo malsupre, kie la butonoj antaŭe estis (sed la butonoj estis forfrotitaj), kaj pro la frotado ekestis pliaj faldoj sur ĝiaj kruroj. Kaj tio fuюis ĝian humoron, sed ne faris ajnan diferencon al la kukeroj. Ili estis interne de ĝia haŭto kaj ili tiklis. Do ĝi iris hejmen, vere tre kolera kaj terure gratema; kaj ekde tiu tago ĝis la nuna ĉiu rinocero havas grandajn faldojn en sia haŭto kaj tre malbonan humoron, ĉio pro la kukeroj interne. Sed la Parsio deiris de sia palmo-arbo, surhavante sian ĉapelon, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo, prenis sian kuir-fornon, kaj foriris en la direkto de Orotavo, Amigdalo, la Supraj Paюtejoj de Anantarivo, kaj la Sonaputaj Marĉoj.
Jen la bildo de la Parsio kiu komencas manĝi sian kukon sur la Neloĝata Insulo en la Ruĝa Maro en vere varmega tago; kaj de la Rinocero kiu venas el la Komplete Neloĝata Interno, kiu, kiel vi laŭvere povas vidi, estas tute roka. La haŭto de la Rinocero estas tute glata, kaj la tri butonoj per kiu oni butonas ĝin estas malsupre, do vi ne povas vidi ilin. La kirlaјoj sur la ĉapelo de la Parsio estas la sunradioj rebrilantaj en pli-ol-orienta pompo, ĉar se mi estus desegninta verajn radiojn ili estus plenigintaj la tutan bildon. En la kuko estas rosinoj; kaj la rado-afero kiu kuюas sur la sablo en la antaŭo apartenis al unu el la batalĉaroj de la Faraono kiam tiu provis transiri la Ruĝan Maron. La Parsio trovis ĝin, kaj konservis ĝin por ludi. La nomo de la Parsio estis Pestalĝi' Pugalĝi', kaj la Rinocero nomiĝis Strorkso, ĉar ĝi spiris tra sia buюo anstataŭ tra sia nazo. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se _mi_ estus vi.
Jen la Parsio Pestalĝi' Pugalĝi' sidanta en sia palmo-arbo kaj rigardanta la Rinoceron Strorkso kiu baniĝas apud la strando de la Komplete Neloĝata Insulo post kiam Strorkso estis forpreninta sian haŭton. La Parsio jam frotis la kukerojn en la haŭton, kaj li ridas pensante pri kiel ili tiklos Strorkson kiam Strorkso denove surmetos ĝin. La haŭto estas tuj sub la rokoj sub la palmo-arbo en malplivarma loko; tial vi ne povas vidi ĝin. La Parsio surhavas novan pli-ol-oriente-pompan ĉapelon de la speco kiun Parsioj surhavas; kaj li havas tranĉilon en sia mano por tranĉi sian nomon en palmo-arbojn. La nigraj aferoj sur la insuloj en la maro estas pecoj de юipoj kiuj pereis юipante laŭ la Ruĝa Maro; sed ĉiuj pasaĝeroj estis savitaj kaj iris hejmen. La nigra afero en la akvo proksime de la bordo tute ne estas pereinta юipo. Tio estas Strorkso la Rinocero baniĝanta sen sia haŭto. Strorkso estis sub sia haŭto same nigra kiel ekstere. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se _mi_ estus vi.