Civitana devo

Apr 05, 2008 19:52

Antaŭ kelkaj tagoj mi observis akcidenton. Transportaŭto koliziis turniĝante kun parkita aŭto. La stiristo elaŭtiĝis, inspektis la damaĝon kaj poste diris al mi, ke li tuj vokus la policon. Li metis sian poŝtelefonon al orelo kaj ŝajnigis telefoni. Mi parkerigis la aŭtŝildnumeron de la damaĝinto kaj endomiĝis. Kiam mi kvin minutoj poste denove eliris, la transportaŭto estis jam forveturinta, do supozeble ne alvokis la policon. Mi skribis letereton kun informoj pri la akcidento kaj miaj kontaktdatumoj kaj metis ĝin sur la frontvitro de la damaĝita aŭto.

La damaĝito poste alvokis min kaj dankegadis. Ĉar mi dum kelka tempo forestis, nur hodiaŭ ni povis persone renkontiĝi. Li ankoraŭ tre varme dankis min kaj donis al mi vinbotelon kaj dudek eŭrojn. Mi diris, ke tio vere ne necesus, sed li insistis dirante, ke neniu farus tion kaj ke mi faris ion vere eksterordinaran. Mi tamen opiniis, ke mi nur faris mian "civitanan devon", sed kompreneble ne malĝojas pro la donaco.

Ĉu laŭ vi mia ago estas io elstara?
Previous post Next post
Up