Hieraŭ mi umis en aikidokurso kaj ĝi agrablis. Mi ankoraŭ ne certas, en kiu klubo mi en Berlino volas ani, sed tiu "dimanĉa trejnado" de la universitata sporto estas tre agrabla kaj kun ĝentilaj homoj.
Poste ni ankoraŭ iris kune kafejen "matenmanĝi" (laŭ tempo kvazaŭ IS-stilo) kaj tie la estro menciis flanke libron nomitan
Zen in der Kunst des Bogenschießens (Zen en la arto de arkpafado)
Sume mi pasigis 6 horojn de mia dimanĉo kun aikido kaj klaĉo. Estis la unua fojo, ke mi iris al la posta klaĉo kaj la dua fojo, ke entute al tiu ĉi dimanĉa trejnado.
Vespere mi iom plulegis la rekomendindan libron La arto de amo de Erich Fromm. Mi vere surpriziĝis, kiam preskaŭ je la fino de la libro li rekomendas la saman libron, pri kiu mi en tiu ĉi tago la unuan fojon aŭdis.
Verŝajne mi jam iĝis iom superstiĉa, sed mi ne kredas je pura hazardo (ekzemple pro la libro de Jung pri signifa samtempeco). Do mi verŝajne legos tiun ĉi Zen-libron baldaŭ... Ĉu iu jam legis ĝin?