Fuŝanto - mislingvo de multaj (3a kaj lasta parto)

Feb 02, 2020 19:56


Ri do serĉas kurson kaj aŭdas pri Kvarolango, mirakla kurso, milionoj jam lernis aŭ lernas per ĝi. Temas pri mirinda moderna apo, por kiu oni devas registriĝi, jen kiom serioza kaj speciala ĝi estas! Post kelkaj cirklaĉoj ri iel registriĝas, kaj - trateratra! - ekas la ... kurso? Metu iun vorton ien. Metu alian vorton samloken aŭ aliloken... ( Read more... )

Leave a comment

Comments 7

n0mad0 February 2 2020, 21:02:44 UTC
Do, se mi senerare komprenis viajn spritajn kaj delikatajn aludojn, temas pri Duolingo. La rolo de ĉi projekto por produkti novajn kaj novajn legiojn de fuŝantistoj estas vere netaksebla. Mi senĉese trafas lingvistikajn kriplulojn far'de Duolingo en babilejoj de Telegramo. Tamen la baza ideo interesas kaj povus esti utila antaŭ ĉio por Esperanto kaj aliaj planlingvoj, se la teamo havus rektajn brakojn.

Reply

estunto February 3 2020, 15:57:26 UTC
Mi ĝis nun ne komprenis, kio krom la tamtamo estus tiom alloga pri Duolingo. Kiom mi vidis, temas pri infanaĵa ludo, speco de kvizo kun hazardaj elementoj kaj poentoj, dum laŭ mi gramatiko kaj vortoj lernendas precipe en kohera, logika kunteksto. Mi tial preferas lecionojn kun rakontetoj aŭ dialogoj, en kiuj aperas nove traktataj reguloj kaj vortoj - eksmoda metodo eble sed pli efika por kapti la spiriton de lingvo.

Reply

n0mad0 February 3 2020, 20:02:13 UTC
Mie Diolingo iĝis tiel populara ĝuste pro tiuj trajtoj: ...temas pri infanaĵa ludo, speco de kvizo kun hazardaj elementoj kaj poentoj,... Nuntempaj homoj estas tre ludemaj, ŝatas amuziĝi kaj ne ŝatas legi enuajn librojn sen bildetoj. Fojfoje ŝajnas, ke la filmo "Idiocracy" estos baldaŭ realigita.

Reply

n0mad0 February 3 2020, 20:16:31 UTC
Oni devas agnoski, ke tia aliro rajtas ekzisti kaj ĝi estus sufiĉe efekta kaj efika. Tamen ĝia realigo estas surbaze de tre strangaj didaktikaj konceptoj. Tie strangas ĉio: uzata vortoprovizo, logiko de la kurso, sinsekvo de ekzercoj ktp. Se lingvo jam estas ellernita, do eble Duolingo utilas por ripetado, sed mi tre dubas, ke ĝi taŭgas por lerni dekomence.

Reply


Leave a comment

Up