Aug 12, 2012 03:45
Dum la Olimpiaj ludoj de 2012, ok ludistinoj de badmintono
el la teamoj de Ĉinio, Sud-Koreio, kaj Indonezio estis eliminitaj
pro tio, ke ili volonte perdis maĉon. Ili decidis perdi maĉon
kiel taktiko, por poste havi pliajn facilajn maĉojn.
Mi opinias, ke ili ne faris ion ajn malbonan. Male, ili logike
uzis la regulojn, se tio ja pligrandigis ŝancojn por gajni medalojn.
La sinteno de la ludistinoj ne estas hontinda. La ludistinoj eĉ ne
provis kaŝi la taktikon. Ili ludis evidente malbone, videble de ĉiuj.
Se ili ludis nur iom pli bone por igi la taktikon iom malpli evidenta,
sed sufiĉe malbone por perdi la maĉon, ili verŝajne ne estis eliminitaj.
Tio, kio estas hontinda ĉi tie ne estas la sinteno
de la ludistinoj, sed la reguloj, kiuj donas avantaĝon al perdinto
de maĉo. Estas ankaŭ hontinde kondamni ludistinojn, kiuj senkaŝe
uzis la plej logikan strategion por gajni medalojn. La solvo
estis dume facila: pli facilajn maĉojn oni ne devis absurde doni
al tiuj, kiuj perdis, sed al tiuj, kiuj venkis antaŭajn maĉojn. Kun logikaj
reguloj, neniu volonte perdus maĉon.
Kompreneble, perdi maĉon pro aliaj kialoj, kiel ekzemple mona
korupto, estus tute neakceptebla. Sed ĉi-kaze, ne temis pri tio.
Oni kondamnis la ludistinojn nejuste pro tio, ke ili inteligente
kaj honeste uzis la aktualajn regulojn.