Fukuŝima

Jun 05, 2011 14:00


Mi iam estis favora al la atoma energio, ĉar mi taksis ĝin plu pura por la tutmonda varmiĝo ol aliaj fontoj de energio, krom kompreneble la renovigeblaj energioj kiel vento. Sed la eventoj en Fukiŝima (Japanio) igis min ŝanĝi opinion. Atoma energio tro danĝeras por la homaro. Jes tutmonda varmiĝo malbonas, sed tutmonda atoma poluado eĉ pli malbonas. Kaj danĝeros por multaj jaroj post akcidento. Duonvivo de Cezio-137 estas 30 jaroj. Tio estas, la kvanto de Cezio-137 duoniĝas post 30 jaroj. La Cezio-137 de Ĉernobil ankoraŭ malsanigas homojn kaj bestojn en Eŭropo post 25 jaroj, kaj daŭre faros tion dum la venontaj jarcentoj. Duonjaro de plutonio-239 estas 24000 jaroj. Plie, plutonio estas ege danĝera substanco por la homo, kaj malfacilas detekti ĝin. Ordinara radioaktivdetektilo ne detektas ĝin. Ni ne rajtas riski poluadon de tutmonda planedo por miloj da anoj. Estas krimo kontraŭ la tutmonda homaro. Fakte, ne vere eblas kalkuli tiujn riskojn. Certe la tertremoj okazas pli ofte en Japanio ol en Eŭropo, kie mi loĝas, sed estas ĉiam aliaj riskoj, kiel ekzemple milito, terorista saboto, aŭ simple homa eraro. Ĉar estas nun multaj atomcentraloj en la mondo, mi timas, ke aliaj gravaj akcidentoj okazos. La historio montras, ke jam okazis tro ofte. Krom la riskoj, estas ankaŭ neniu taŭga solvo por la ĉiam kreskantaj forĵetaĵoj de atoma energio. Alia problemo de atoma energio, estas ke la landoj kiuj produktas ĝin, povas poste ankaŭ produkti militan plutonion por militaj kialoj. Tio ne estas akceptebla. Militistoj, kiu ŝoke uzis Uranion (depleted Uranium) en Irako kaj verŝajne denove uzas ĝin en Libio, poluante por miliardoj da jaroj, certe ne fidindas. Ĉu estas pli granda krimo? La atoma industrio ankaŭ ne sufiĉe fidindas. La atoma industrio ĉiam trompis la homojn en ĉiuj akcidentoj kiel Three Miles Island, Ĉernobil kaj nun en Fukuŝima. La atoma industrio parolas pri la avantaĝoj de atoma energio (kaj verdire estas ja teorie avantaĝoj) sed forlasas la malavantaĝojn aŭ malgravigas ilin. La ĵurnalistoj ankaŭ ial misinformas, aŭ ne informas pri la realo de tiuj akcidentoj. Fakte, nuntempe, la ĵurnaloj preskaŭ ne plu parolas pri Fukuŝima malgraŭ la graveco de tiu evento. Mirigas min, ke piedpilko okupas pli da spaco ol Fukuŝima almenaŭ en la francaj ĵurnaloj. Bonŝance, eblas trovi informojn per Interreto por tiuj, kiuj serĉas. Mi rekomendas aŭskulti (angllingve) tion, kion diras spertuloj kiel Arnie Gunderson, Helen Caldicott kaj Conrad Miller. Ili havas plurajn interesajn videaĵojn. Franculo en Tokio ankaŭ faris multajn videaĵojn pri la situacio en Japanio. Li porolas kun forta ridetiganta franca akĉento, sed preterlasu tion: li bone diras tion, kio okazas en Japanio, kaj tion, kion li pensas. Por tiuj, kiuj scipovas la francan, mi rekomendas la intervjuon de Alain de Halleux.
Mi demandas min, kio estas la estonteco de Japanio nun kun 3 fundoj de reaktoroj. Kio estas la solvo por tio? Entombigo de la reaktoroj ne vere estas solvo, ĉar la poluadoj eniros la grundon, atingos la akvon en la grundo, migros for aliloke en lando, eniros la nutroĉenon, ktp. TEPCO anoncis, ke reaktoroj 1, 2 kaj 3 fondis. Reaktoro 3 enhavas MOX, tio estas ĝi enhavas grandan kvanton de plutonio, kiu estas tre danĝera. Estas eble la plej danĝera substanco, kiu ekzistas. Do estas tre grava evento, mi timas. Fakte, la aliaj reaktoroj ankaŭ enhavas plutonion (produktita en reaktoro), sed malpli ol reaktoro 3.
Ni devas lerni pro tio. La homaro devas uzi malpli da energio, sed malfacilos. Kiel konvinki ĉiujn? Jen utopio eĉ pli granda ol la fina venko. Ĝenas min ekzemple vidi butikojn kun lumoj en iliaj montrofenestroj eĉ vespere, kiam la butikoj estas jam delonge fermitaj. Eblus fari leĝon por igi tion kontraŭleĝa. Ĝenas min vidi restoraciojn kun eksteraj varmiloj por la klientoj kiuj decidas manĝi ekstere eĉ kiam la vetero malvarmas. En Francio, mi memoras legi ke oni varmigas gazonon de stadio de piedpilko, por ke ĝi ne glaciiĝu dum la vintro. Ĝenas min vidi reklamojn kun elektra afiŝilo. Ĉu ne eblas igi tion kontraŭleĝa? Ĝenas min vidi kiel multaj aĉetas novan poŝtelefonilon je pli malpli ĉiuj 2 jaroj, sen pensi, ke tiu freneza konsumado damaĝas la planedon, produktinte, uzante kaj finfine ĵetonte la efemeran produktaĵon. Ni ne vere bezonas novan poŝtelefonilon, nur pro tio, ke ĝi havas pli belan interfacon. La energio bezonas esti iel pli multekosta, por ke ni ekŝparu ĝin.
Previous post Next post
Up