Ĉi tiu demanda estas interesa, ĉar Esperanto per se ne estas ideala, multaj homoj nur post kelkaj tagoj de lernado de Esperanto povas montri kelkajn ĝiajn difektajhojn. Estas multaj artefaritaj lingvoj pri kiuj oni povas diri ke ili estas pli perfektaj ol Esperanto. Unuj el ili fartas pli malpli bone, aliaj forpasis preskaŭ tuj post ilia kreado aŭ publikigo, kaj restantaj farteĉas.
Oni povas diri ke tempo de ekzistado gravas, Esperanto aperis antaŭ 120 jaroj, Ido aperis antaŭ 100 jaroj, Interlingva pli ol 50 jaroj kaj Lojbano ĉeestas sufiĉe longe. Sed tempo ne estas plej grava faktoro, ĉar multaj lingvoj aperintaj en preskaŭ sama tempo ol esperanto jam forpasis. Do plej grava faktoro estas io alia.
Se vi uzas Interlingvaon do preskaŭ 1 000 000 000 homoj parolantaj latinidajn lingvojn povas kompreni vin, sen lerni ion, kaj se vi bone scias almenaŭ unu latinidan lingvon Interlingvao estos pli facila por vi je lerni ol Esperanto.
Kun Slavianski estas simile -- preskaŭ 500 000 000 homoj parolantaj slavajn lingvojn povas kompreni ĝin, sen iu lernado.
Lojbano estas tute logika kaj vi povas esprimi vin unusence kaj malambigua.
Sed ili ne estas tiel populara kiel Esperanto. Do ideo de lingvo, tempo de ekzistado, ĝia realigo kaj facileco ne sufiĉas por ke lingvo devenu populara.
Laŭ mia opinio plej grava faktoro estas zorgado pri lingvo. Kaj tempo, ideo, realigo gravas nur tiam kiam iu zorgas pri lingvo. Ju pli longe, pli scipove kaj pli fervore oni zorgas pri ĝi des pli populara ĝi estas. Por ke lingvo devenu populara necesas ne forlasi ĝin post kelkaj monatoj da laboro, sed zorgi pri ĝi dum multaj jaroj.
Zamenhof elspezis kelkaj jaroj por igi Esperanton iom populara. Zamenhof mem multege verkadis kaj tradukadis, ĉar li vere zorgis pri sia lingvo, kaj Esperanto vivas ĝis nun kaj ankaŭ vivos por tre longa tempo. Al mi ŝajnas ke Zamenhof kaj unuaj esperantistoj verkis kaj tradukis multe pli ol ĉiuj aliaj kreintoj de lingvoj kune.
Li estis vera fanatiko de sia lingvo.
Kreinto de Slovianski preskaŭ forlasis sian lingvon, kaj nun ĝi estas preskaŭ morta, malgraŭ tio ke ĝia ideo estas tre interesa, kaj realigo estas tre bona. Ĉi tiu lingvo povus altiri multajn uzantojn, se kreintoj de lingvo montrus ke lingvo vivas ade aldonante sufiĉe bonajn skribaĵojn kaj lernilojn. Sed ili ne tre zorgas kaj movado ne kreskas.
Dum kelkaj unuaj jaroj de ekzistado de lingvo homoj observas ĉu iu zorgas pri lingvo, ĉu ĝi progresas, kaj se ili vidas ke tiaj homoj estas, ke lingvo progresas, do ili povas aliĝi al movado.
Paul Graham skribis en sia eseo
"Being Popular":
Neniu volas skribi programojn en lingvo kiu povas malaperis, kiel multaj programlingvoj faras.
Tial plimulto da artifikuloj (angl. hakers) emos atendi ĝis lingvo estas ĉi tie dum du jaroj antaŭ ol eĉ pensi pri uzi ĝin.
Chi eseo temas pri programlingvoj, sed estas simile kun planlingvoj, neniu volas lerni lingvon, en kiu neniu parolas. Por montri al potencialaj movadanoj ke lingvo vivas, indas ade krei ion en ĉi tiu lingvo: verki, traduki, aldoni novajn vortojn, skribi kompletajn gramatikojn, lernolibrojn, krei vortarojn, retpaĝarojn, vikipediojn.
Unue necesas skribi kg. Kg devas enhavi priskribo de ĉiuj gramatikaj aspektoj, i.a. kiel uzi ĉiujn prepoziciojn, kiel esprimi tempon, lokon, iron, kiel uzi interpunkciojn k.t.p. Kg devas enhavi almenaŭ kelkajn ekzemplojn por ĉiu regulo.
Ne necesas tuj skribi abundan kg, anstataŭ skribu mallongan libron, kiu enhavos nur tre bazajn regulojn kaj poste ade plibonigu ĝin, aldonante novajn klarigojn kaj ekzemplojn.
Sed nur skribi kompletan gramatikon ne sufiĉas, por ke homoj lernu vian lingvojn ili necesas specialajn lernilojn. Ĉi tiuj lerniloj povas esti lernolibroj por komencantaj kaj por averaĝajn uzantoj de via lingvo, ankaŭ fakaj lerniloj estos tre utilaj.
Krom disponigi ion similan al "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko" aŭ "Plena Analiza Gramatiko", necesas disponigi ankaŭ ion similan al "Fundamenta Krestomatio". Homoj bezonas ne nur nudan gramatikon, sed ankaŭ modelon de bona uzado de lingvo. Ĉi tiu modelo povas esti vikipedio aŭ ia ajn aro de skribaĵoj.
Kaj laŭ mia opinio ne necesas skribi pomulte, estas pli bone skribi poiomete tamen sufiĉe regule. Por fari tion vi povas traduki novaĵojn, anekdotojn, fabelojn, popolajn fabelojn, eseojn, mallongajn rakontojn kaj artikolojn. Unu jaro konsistas el 52 semajnoj, kaj se vi povus aldoni novaĵojn ĉiusemajne post nur unu jaro vi ekhavus 52 mallongajn tekstojn.
Ekzistado de ĉi ĉio montras ke lingvo vivas.
Ni povas nun ridetaĉi sur enhavo de "Fundamenta Krestomatio" sed ĝi estas bonega modelo de lingvuzado. Absoluta plimulto da artefaritaj lingvoj ne havas eĉ tion, kaj ili malaperas.
Interlingvao havas multajn ekzemploj, ĉe vikipedio de Interlingvao kaj ĉe oficialo retpaĝaro estas multaj bone skribitaj kaj longaj artikoloj. Kompleta gramatiko "Grammar Interlingua" skribita de Alexander Gode kaj Huĝ Blair estas sufiĉe bona. Kaj ekzistas lernolibroj, ekzemple "Interlingua: Course For Beginners" kaj "Interlingua - Curso de conversation". Sed ĉi tiuj lernolibroj estas tro facilaj, kaj ne eksplikas kiel uzi multajn regulojn.
Kompleta gramatiko de Slovianski preskaŭ ne havas ekzemplojn, kaj estas tre malfacile kompreni kiel uzi tiun aŭ alian gramatikan regulon. Ankaŭ ekzemplaj tekstoj ne tre abundas. Vikipedio de slovianski konsistas nur el malmultaj kaj mallongaj artikoloj. Ne estas mirinde ke Slovianski fartas ne tre bone.
Legu ankaŭ en Esperanto