Antaŭ ĉirkaŭ ducent kaj kvindek jaroj, la filino de riĉa komercisto de la urbo de Ŝogunoj, kiam ĉeestis je iu templa festivalo, rimarkis en la amaso junan samurajon de remarkinda beleco, kaj tuj enamiĝis. Bedaŭrinde por ŝi, li malaperis en la amaso antaŭ ol ŝi povis ekkoni per ŝiaj servantoj kiu li estis aŭ de kie li venis. Sed la bildo de li restis viva en ŝia memoro, eĉ al la plej malgrandaj detaloj de lia kostumo. Tiam la festa vesto portata de junaj samurajoj estis apenaŭ malpli brila ol la vesto de junaj virinoj; kaj la supra vesto de ĉi tiu bela nekonato ŝajnis admirinda al la enamiĝita fraŭlino. Ŝi supozis ke per portado robon de sama kvalito kaj koloro, kun la sama dekoracio, ŝi povus altiri lian atenton dum iuj estontaj okazoj.
Kaj ŝi ordonis fari tian robon, kun tre longaj manikoj, laŭ la modo de la periodo; kaj ŝi tre aprezis ĝin. Ŝi portis ĝin ien ajn ŝi iris; kaj kiam ŝi estis hejme ŝi pendigis ĝin en sia ĉambro, kaj penas imagi la konturojn de sia nekonata amato. Iam ŝi pasis horojn antaŭ ĝi, -- revante kaj plorante vice. Kaj ŝi preĝis al la dioj kaj Budaoj por ke ŝi povu gajni la amo de la junulo, -- ofte repetadante la alvoko de la Niĉiren'a sekto: Namu myô hô rengé kyô!
Sed ŝi neniam vidis la junulon denove; kaj ŝi sopiris pri li, kaj malsaniĝis, kaj mortis, kaj estis entombigita. Post ŝia entombigo, la robo kun longaj manikoj kiun ŝi tiam aprezis estis donita al la Buddista templo de kiu ŝia familio estis paroĥanoj. Ĉi tio estis olda tradicio tiel liberigi de la vesto de la mortintaj.
La pastro povis vendi la robon kontraŭ bona prezo, ĉar ĝi estis el multekosta silko, kaj portis neniun spuron de la larmoj kiuj falis sur ĝin. Ĝi estis aĉetita de filino de ĉirkaŭ sama ago ol la morta sinjorino. Ŝi portis ĝin nur dum unu tago. Poste ŝi malsaniĝis, kaj komencis agi strange, -- elkrii ke ŝi estas ĉasata per la vizio de bela juna viro, kaj ke pro amo al li ŝi mortos. Kaj post nelonge ŝi mortis; kaj la robo kun longaj manikoj estis donacita duan fojon al la templo.
Ankoraŭ unu fojon la pastro vendis ĝin; kaj ankoraŭ unu fojon ĝi iĝis propraĵo de junulino, kiu portis ĝin nur unu fojon. Kaj ŝi ankaŭ malsaniĝis, kaj parolis pri bela vizio, kaj mortis, kaj estis entombigita. Kaj la robo estis donacita trian fojon al la templo; kaj la pastro miris kaj dubis.
Tamen li riskis vendi la malŝancan veston ankoraŭ unu fojon. Ankoraŭ unu fojon ĝi estis aĉetita de unulino kaj ankoraŭ unu fojon estis portita; kaj la portanto sopiris kaj mortis. Kaj la robo estis donacita kvaran fojon al al templo.
Tiam la pastro certis ke iu malbona influo estas enmiksiganta; kaj li diris al liaj novicoj fari flamon en la korto de la templo, kaj bruligi la robon.
Do ili faris flamon, en kiun la robo estis ĵetita. Sed kiam la silko komencis bruli, la leteroj de la alvoko, Namu myô hô rengé kyô, subite aperis -- kaj tiuj unu post alia, saltis kiel grangaj fajreroj sur la tegmenton de la templo; kaj la templo ekflamiĝis.
Karberoj de la brulanta templo falis sur apudajn tegmentojn; kaj baldaŭ la tuta strato brulis. Tiam mara vento, levante, blovis destruon sur aliajn stratojn; kaj la incendio disvastiĝis de strato al strato, kaj de distrikto al distrikto, ĝis preskaŭ la tuta urbo estis brulanta. Kaj tiu plago, kiu okazis je 18 tago de la kvina monato de la unua jaro de Meireki (1655), ĝis nun estas rememorata en Tokio kiel Furisode-Kwaji, -- Granda Incendio de la Robo kun Longaj Manikoj.
Legu ankaŭ en Esperanto