Antaŭ la forveturo

Sep 01, 2008 19:05

Antaŭ la forveturo regis miksitaj sentoj. Mi legis jam antaŭe pri tio, ke Erasmus-studentoj ofte spertas alterniĝantajn ondoj de pozitivaj kaj negativaj emocioj, kiam la forveturo proksimiĝas. Kaj ĝuste ĉar mi konsciis pri tio, surprizis min, kiam mi mem sentis min same. Unutage mi teruriĝis, ke restas jam nur malmultaj tagoj kaj mi dume apenaŭ faris ion el tio kio estis antaŭ forveturo farenda. Alimomente mi spite al ĉiuj taskoj sentis tian pozitivan timon, foje ĝojon kaj iam eĉ entuziasmon pri tio, ke jam post kelkaj tagoj mia revo estos realo kaj mi efektive estos en Loveno. Mi rimarkis, ke emocioj de tiu dua speco aperadis precipe en momentoj, kiam mi ĵus estis ion sukcesinta - ekzemple kiam mi post pluraj vanaj retmesaĝoj finfine ricevis reagon de unu persono, kiu diris, ke en ilia domo ankoraŭ unu ĉambro liberas kaj mi povas lui ĝin por unu semestro, se mi interesiĝas - perfekte, ĉar mi ĵus sukcesis trovi loĝadon! La vivo en Loveno certe estos mojosa...

Kiam mi marde estis ĉe dentokuracistino, ŝia asistantino diris, ke ŝi neniam povus imagi foriri tiel ĉi por duonjaro vivi eksterlanden. Tiam mi rekonsciiĝis, ke tamen por ĉiuj ne estas tute kutime fari tion, kion mi estis faronta. Tamen la ideo allogis min, kvankam oni relative multon antaŭe devis por tio fari. La prepariĝado por la forveturo estis la lasta, kaj ankaŭ ĝi ne estis facila. Mi kutimas plani forveturon por kelkaj tagoj aŭ semajnoj (t.e. pripensi, kie kaj kiam mi estos, kion mifaros tie kaj kion mi bezonos por tio), sed mi neniam antaŭe bezonis plani forveturon por kvar monatoj, aldone eĉ sen tre preciza ideo pri tio, kiajn situaciojn mi tie povos renkonti.

Jen listo de kelkaj el la multaj aferoj, kiujn mi antaŭ la forveturo devis prizorgi (mi kreis komputilan mensomapon por certiĝi ke mi prizorgos ĉiujn):

* enordigi mian loĝejon en Brno (evidentiĝis, ke mi rajtos lasi aĵojn tie, sed tamen paku ilin en skatalojn, ĉar oni dume faros riparojn - la pakado de ĉio en skatolojn prenis du posttagmezojn)
* aĉeti novan poŝtelefonon (mia nur dua! - mi multe serĉis enrete, unue taŭgajn modelojn kaj poste konkretajn aĉeteblajn - fine mi aĉetis lastmomente, blankan Sony Ericsson w810i, sed mi dume sufiĉe kontentas pri ĝi)
* ŝanĝigi la tarifon sur mia ĉeĥa SIM-karto al dekkrona tarifo por ke mi povu ĝin pasive uzi ankaŭ en Belgio sed ne devu tro pagi (en Belgio mi planas aĉeti belgan karton)
* prizorgi dokumentojn ĉe la universitato (oni povas pli frue doni al mi plivalidigan markon por mia ISIC-karto) kaj precipe rilate al la Erasmus-studo (necesis liveri stokon de dokumentoj - krom la studkontrakto ankaŭ formalan peton pri la subvencio kun datoj kaj kalkuloj, konfirmon pri tralego de ĉiuj kondiĉoj, kopion de sanasekurkarto, kopion de la akceptoletero el Loveno; de la plej gravaj dokumentoj ĉio dufoje)
* ekhavi vojaĝasekuron por la tempo de mia restado (ne estas necesa, sed povas iĝi tre utila)
* aĉeti dorsosakon specialan por porti surdorse mian tekkomputilon (dume mi portadis ĝin en sako surŝultre, sed en Loveno ja ĉiuj biciklas)
* ekhavi pli da RAM-memoro por mia tekkomputilo (ĉar ĝi tro malrapide funkcias)
* postlasi hejme la porteblan CDMA-retkonekton, kiun mi kutime uzas kun mia komputilo (en Belgio mi havos fiksan retkonekton en la ĉambro kaj tiu ĉeĥa ĉiukaze tie ne funkcius)
* doni al paĉjo sufiĉe da tempo por ke li kreu por mi surbiciklan tenilon por mia GPS-ilo (mi planas en Belgio multe geokaŝadi surbicikle)
* transdoni en Brno al Miropiro ĉiujn esperantaĵojn, kiujn mi kutime stokas en mia loĝejo kaj kiujn iu dume povus bezoni (DVD Esperanto Elektronike, faldfolio PakEo, malnovaj ekzempleroj de Pasporta Servo...)
* prizorgi ĉiujn tri miajn geokaŝujojn en Brno antaŭ la forveturo (necesis ĉiun el ili viziti, elpreni malnovan protokolpaperon kaj enmeti novan, kiun mi devis antaŭe prepari)
* finfari ĉiujn perkomputilajn aferojn (precipe esperanto-rilataj kontaktoj) kiuj ne plu povos atendi ankoraŭ semajnon aŭ du (kaj ili estis pluraj, precipe ĉar estis proksime fino de monato)

Pro neeblo fari kelkajn el tiuj aferoj ankoraŭ dum vendredo kaj sabato, kiam mi kun panjo kaj parte ankaŭ paĉjo estis en Brno, mi fine devis reveni tien ankoraŭ lunde kaj finfine bezonis ankoraŭ tiun tutan tagon por ĉion sukcesi. Almenaŭ mardon mi poste jam pasigis tutan hejme, sed tio fakte jam estis la tago de mia forveturo el hejmo (vespere). Regis stranga sento ankaŭ kiam mi estis lastfoje antaŭ la forveturo forlasanta unuopajn lokojn en kiuj mi kutime multe estadas - ekz. mian hejmon en Brno, mian fakultaton tie, la urbon mem, aŭ en la fino ankaŭ nian familian loĝejon, kaj finfine ankaŭ la familianojn... Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi neniam plu estus vidonta tion, kaj tial mi sentis min iomete kiel mortonto - estis strange. Sed nu ja, regis ankaŭ tiuj bonaj sentoj, kiel mi jam menciis...

loveno

Previous post Next post
Up