Insulo Bowen Island

Jun 26, 2006 19:40

Hieraŭ Karlina kaj mi iom spontanee vojaĝis al Insulo Bowen [boŭen] (unu el la Golfaj Insuloj kiuj pipras la maron inter Vankuvero kaj la Insulo Vankuvero). Ho, belaj fotoj!

La vetero estis perfekta. Post iom malfrua ekiro pro mia antaŭanokta partopreno iom nemodera en antaŭedziĝa diboĉo, (ha, sed jen alia rakonto...) ni kaptis senhaltan buson pramŝipejen, kaj post belega 20-minuta marveturo, ni alvenis kaj komencis esplori. Ni antaŭe ne vizitis ĉi tiun insulon. Kvankam la sablaj plaĝoj estas ĉe la malproksima flanko de la insulo (atingebla per nemallonga piediro), tamen abundis al ni belega pejzaĝo, kaj ni sekvis vojetojn kiuj serpentis tra nordpacifika pluvarbaro al salmonriveretoj kaj trankvilaj herbejoj.

Krom la promenadon ni ĝuis ludadon per ĵetringo kaj ripozumadon antaŭ ol ni ĉedoke frandis takojn kaj glaciaĵon kaj facile resurŝipiĝis por rapida krozo reen al la kontinento, akompanate de spirraba panoramo de la Marbordo de Sunbrilo.

Kvankam estas tiel multe da plaĝoj kaj parkoj multe pli proksime al nia hejmo, estis bele provi novan destinon. Vidu la fotojn tie ĉi!Yesterday Charlene and I took a rather spontaneous trip to Bowen Island (one of the Gulf Islands that dot the waters between Vancouver and Vancouver Island). Ooh, pretty pictures!

The weather was just perfect. After a bit of a late start to the day on my part due to some slightly immoderate stag debauchery the night before, (ah, but that's another story...) we hopped on an express bus to the ferry terminal, and after a beautiful 20-minute boat ride, we arrived and started exploring. We had never been there before. Although the sandy beaches are on the far side of the island (a longish hike away), there was plenty of beautiful scenery, and we followed inland trails that wound through north pacific rainforest to salmon streams and sleepy meadows.

Besides the short hike, we enjoyed playing with the Aerobie and lazing around for a while before scarfing some tacos and ice cream on the dock and casually boarding the ferry for a quick cruise back to the mainland, accompanied by a breathtaking panorama of the Sunshine Coast.

Although there's so much beach and park area far closer to our place, it was nice to try a new destination. Check out the pictures here!
Previous post Next post
Up