Montara eĥo

Mar 13, 2011 00:09

Ĉi tie mi metas mian tradukon de unu el la plej ŝatataj de mi kantoj de Vladimir Visockij

En roka montaro, tra kiu vagadas ventegoj, ventegoj
Ĉe pintoj al kiuj penetri kapablas neniu, kapablas neniu
Sur klifoj loĝadis petola kaj gaja montara reeĥo
Ĝi voĉojn aŭskultis kaj prete respondis al kri’

Se iam vaganto en montoj solece pereas sen fortoj
Se iam aŭdiĝas mallaŭta helppeta alvok’, helppeta alvok’
La eĥo alvokon subtenas, subtenas kaj daŭre ĝin portas
Por venu rapide al hom’ bezonata apog’

Sed foje malhomoj por ĉie ekregu perfida silento
Por ne aŭdebla ekestu orgia diboĉ’, orgia diboĉ’
Decidis mutigi voĉhavan, voĉhavan kaj vivan montfendon
Ŝtopinte la buŝon la eĥon restigis sen voĉ,

Dumnokte daŭriĝis kruela kaj sanga turmento, turmento
La eĥon fiuloj tretadis en akra silent’, en akra silent’
Matene pafinte mortigis, mortigis la eĥon sensentan
Kaj larmoj ekfluis el rok’ kiel ŝtona torent’
Kaj larmoj ekfluis el rok’ kiel ŝtona torent’

poeziaj eksperimentoj

Previous post Next post
Up