Lanĉo de Eklaboru.com!

Nov 15, 2006 11:15

Hodiaŭ, la 15-an de novembro, estas la 5-jara datreveno de la Vikipedio en Esperanto. Por festi, ni decidis lanĉi tute novan retprojekton kiu eble estos same grava por la Esperanto-movado: la retejo Eklaboru, kie ĉiu povos trovi laboron aŭ laboranton per Esperanto, por praktike uzi nian lingvon.

Dank' al la Interreto, nuntempe ekzistas multaj eblecoj labori per Esperanto, ĉar oni ne plu devas esti surloke. Ekzemple, mi povus dungi programiston kiu loĝas en Rusio kaj li laborus rete. Tiu estas avantaĝo por mi ĉar lia salajro estus malpli alta ol la salajro de germana programisto ekzemple, sed ankaŭ estus avantaĝo por li, ĉar la salajro ja estus pli alta ol normala rusa salajro. Eklaboru.com tamen ankaŭ faciligas dungi homon por labori loke, ekzemple vartisto kiu instruos Esperanton al infanoj. Tiel gejunuloj povas plibonigi ilian lingvokonon kaj sperti alian landon.

Ni kredas ke tiu estos gravega paŝo por Esperanto ĉar laboro ja estas grandega parto de la homa vivo kaj ĝis nun ĝi estis eble la unika parto kiun oni ne povis fari en Esperanto. Se oni volis dungi esperantiston antaŭe, oni devis havi bonegajn kontaktojn ene de la movado por trovi eĉ nur unu taŭgan kandidaton. Tio ne nur estas temp-malŝpara sed ankaŭ neprofesia kaj malallogas neesperantistojn. Nun per nia retpaĝaro ĉiu povas interkonatiĝi kaj trovi laboron aŭ laboranton - do vizitu www.eklaboru.com, kontribuu kaj ankaŭ informu viajn amikojn!

Today is the 5th anniversary of the Esperanto Wikipedia, so we're launching an Esperanto job site: Eklaboru.com.
Previous post Next post
Up