eo:
es:
Hodiaŭ matene mortis unu el la plej grandaj pensuloj de mia
universitato, Pastro Francisco Javier Ibisate, S.J. (Fransisko
Habjer' Ibisate), Jezuito.
Delonge jam li malbonfartis je pluraj diversaj malsanoj, inter
ili kancero en pulmoj.
Li estis brava mensbatalanto kontraŭ ekonomikaj
maljustaĵoj kaj enlandaj kaj tutmondaj, instruis ekonomikon
en la sama universitato dum pli ol tridek jaroj, verkis grandegan
kvanton da diverstemaj (precipe ekonomikaj) artikoloj en lokaj k
internaciaj revuoj. Vere imitinda k sekvinda persono kiu pensis
ke vere Alia Mondo Eblas k Necesas.
Oni vere bedaŭras ke tia pensulo mortis, des pli, ke
mortis persono tia ke ĉiam pensis pri la plej malriĉaj,
la plej malfortaj, pri tiuj kiujn Kapitalismo subpremas, elĉerpas
k ekspluatas.
Oni rakontis dum la hodiaŭa meso dankemmemora al li, ke
antaŭ ol morti, li diris ke volis jam iri kun la sanktan k
bonan patron, kune kun Sankta Romero k liaj kunuloj jezuitoj (la
martiroj de UCA k Jon Cortina S.J.).
Ni ĉiam memoru lin.
Hoy en la mañana murió uno de los mayores intelectuales de mi universidad, el Padre Francisco Javier
Ibisate, S.J., Jesuita.
Desde hace ya mucho que estaba enfermo de diversas
enfermedades, entre ellas un cáncer en los pulmones.
Fue un valiente luchador contra las injusticias económicas
nacionales y mundiales, enseñó economía en
la misma universidad durante más de treinta años,
escribió una gran cantidad de artículos de diversos
temas (principalmente de economía) en revistas nacionales
e internacionales. Una persona de verdad digna de imitar y de
seguir, que pensaba que de veras Otro Mundo Es Posible y
Necesario.
Es realmente lamentable que tal intelectual haya muerto, es
más, que haya muerto una persona tal que siempre pensó
en los más pobres, los más débiles, en
aquellos a los que el Capitalismo somete, agota y explota.
Se contó durante la misa en memoria agradecida a él,
que antes de morir, dijo que ya quería ir con el bueno y
santo padre, junto con San Romero y sus compañeros
jesuitas (los mártires de la UCA y Jon Cortina S.J.).
Siempre recordémoslo.
Jen la Pastro Ibiĉjo (Ibisate) en sia
laborejo
El Padre Ibis (Ibisate) en su oficina
Morgaŭ li estos entombigita kune kun la aliaj jezuitoj
kiuj estis fi-mortigitaj far la militistaro je 1989 dum la lasta
parto de nia civitana milito. La eta tombejo, simbola monumento,
kuŝas ene de la universitata kapelo de kiu li estis fakte la
paroĥestro de antaŭ pluraj jaroj. Li multe diservis
tie... nun la diservoj estas por li.
Será enterrado mañana junto con los otros
jesuitas que fueron asesinados por el ejército en 1989
durante la última parte de nuestra guerra civil. El
pequeño cementerio, monumento simbólico, está
dentro de la capilla universitaria de la cual de hecho, él
era el párroco desde hace muchos años. Él
celebró muchos servicios religiosos allí... ahora
los servicios son para él.