Pri la honto (en Esperanto)

Dec 15, 2021 13:52

Sento de honto estas unu el la plej toksaj travivaĵoj.
Ĝi treege detrue influas al nia memestimo, kaj precize per honto oni faras treege multe da manipuladoj, kaj honto estas treega psikologia problemo, ŝe ĝi estas treege esprimata, se ĝi estas gvidanta travivaĵo.
Do, pro kio honto estas tiel danĝera?
Se ni konsiderus plejpartajn manipuladojn, ĉiuj ili estas bazata sur la sento de honto, sur la sento de kulpo, sur la sento de timo.
Kiam ni sentas kulpon, ni deiras de la pozicio, ke "mi estas bona, mi estas normala, mi nur agis malbone, mi agis maljuste, kaj mi nur nocis al iu, kaj mi povas korekti tion, mi povas ripari mian kulpon".
Aliflanke, honto enportas korektojn en nian internan bazan animan organizon. Ni pensas pri ni: "Mi estas difekta, mi estas malbona". Do, honto fakte detruas kaj senvalorigas nian memestimon, kaj eliri el tiu stato estas treege malfacile. T.e. ke tio deiras de la pozicio, ke "mi estas malbona, mi estas difekta, sendepende de tio, kion mi faras, sendepende de tio, kio okazas kun mi".
Tial precize je honto estas tre grava enfokusiĝi kaj kompreni, kiun situacion vi havas pri honto.

Denove, malantaŭ kulpo estas timo de puno.
Malantaŭ honto estas timo de esti mokita, humiligita, kaj timo de esti forpelita, kio por homo, kiel por socia besto, estas timega travivaĵo. Kiam oni malkonfesas nin, kiam oni forpelas nin, por homo tio fakte signifas, en instinkta nivelo, morton. Ĉar ankoraŭ ne tre antaŭlonge ni deiris de la tiu tempo, kiam ni bezonis esti en grupo. Kaj por ni ankoraŭ estas tre grava esti en grupo, ĉar ni estas sociaj estaĵoj. Kaj kiel ajn via memestimo estus enfokusiĝita je vi, kaj kiel ajn ĝi estus enfokusiĝita je via propra opinio, ĉiuokaze ĉirkaŭantoj estos ludi sufiĉe gravan rolon pri tio.

Kiam ni sentas honton, tio reflektas en ciuj niveloj.
Kiam ni sentas honton, nia pensado komencas malrapidiĝi. Kogna agado malfortiĝas, ni ne povas pensi logike, ni ne povas pensi racie. T.e. ni kvazaŭ "frostiĝas". Ĉar okazas fiziologiaj ŝangoj kun ni. Kogna sistemo simple blokiĝas, pensoj blokiĝas, en fiziologia nivelo okazas malkomfortaj statoj, sango alfluas al vangoj, persono komencas senti sin malkonvene, komencas senti, ke io estas malĝusta pri ĝi, kaj ĉiuj pensoj de la persono enfokusiĝas pri aliaj personoj - "Kiel mi aspektas? Kion oni pensos pri mi? Ĉu mi vere estas pli malŝaga?". Do, konduto de persono ankaŭ ŝanĝiĝas - ĝi komencas komuniki de "malsupra" pozicio. T.e. 'Mi estas malbona, kaj mia kunparolanto estas bona, kaj ĝi estas sufice pli interesa, sufiĉe pli super mi".

Kaj tiu honto fiksiĝas. La persono trafas en senfinan rondon de honto. Ekzistas homoj, kiuj tute ne eliras el tiu stato, kaj ili eĉ ne sentas, ke ili travivas honton, kvankam, tuj kiam ili komencas komuniki kun alia persono, tiu "frostiĝo", "inhibeco" de parolado, montriĝas. Persono okazas en la situacio, kiam ĝia fiziologia stato ŝanĝiĝas, kaj tio malhelpas al la persono daŭrigi komunikadon.

Tiamaniere, kiam pensoj de persono estas fokusita je honto, tiam konduto de la persono iĝas nekonvena, ia stranga, kaj tial honton komencas pli multe riveliĝi. Kaj ekzistas homoj, kiuj vivas kun honto ĝuste ĉiam, senfine. En ĉiutaga vivo ili povas alpreni la pozicion de evitado, t.e. ke ili povas strebi eviti situaciojn, en kiuj ili povas senti tiun malagrablan senton de honto, kaj tio estos limigi ilin ; aŭ male, ili povas alpreni la pozicion de hiperkompensado, t.e. fari konstantan atakon al sia honto, t.e. - male, publike elstari sin, publike montri sin, reprodukti tian iomete "klaŭnan" sintenon - "mi estas tia, akceptu min tia, kia mi estas", kaj ankaŭ tio estos detrue influi al ilia vivo, do, ankaŭ tio estas sufiĉe danĝera sinteno.

Ni bezonas honton. En normo homoj bezonas honton por tio, ke ili komprenus, kiam ili kondutas sin malkonvene, ne sufiĉe komforte por ĉirkaŭantoj, por tio, ke ili povus sociiĝi.

Aliflanke, honto estas rezulto de socia programado al homoj - por homoj tenu sin en brido. Kaj kiam honto iĝas toksa, kiam ies persona organizo entute baziĝas sur honto, tio estas tre malfacila en travivaĵoj, en psikoemocia stato, tio tre forte detruas ĝia memestimon, kaj malhelpas al ĝi krei komunikadon kaj ĝian privatan vivon. Do, se persono volas plibonigi kvaliton de sia vivo, plialtigi sian memestimon kaj memvaloron, komenci realiĝi en sia vivo precize tielmaniere, kiel persono deziras, do, persono bezonas labori kun sia sento de honto.

Rilato al honto ĉiam estas ambigua.
Honto estas ne baza emocio de ĉiu aparta homo, sed socia emocio.
Ĝi aperis nur en socio, kiel sento por reguli rilatojn en socio, kongrue kun reguloj kaj direktivoj (mensaj agordoj), kiuj ekzistas en tiu konkreta socio. Samtempe, en diversaj kulturoj kaj diversaj socioj povas esti diversaj reguloj kaj mensaj agordoj, diversaj imagoj pri tio, kio estas bona kaj kio estas malbona - do, pro diversaj reguloj kaj mensaj agordoj en diversaj kulturoj la kialoj por aperi por sento de honto povas esti ankaŭ diversaj.

Samtempe socio entute strebas subpremi ĉiun apartan membron de socio - por ĝi estus pli regulebla kaj cedema. Por tio socio (ĉirkaŭantoj) strebas, ke ĉiu kutima membro de socio havus pli multe kaj pli profunde markitajn emociojn, per kiuj la persono povus esti pli efike manipulebla kaj regulebla - tio estas sentoj de honto, de kulpo, de timo (kaj kelkaj aliaj). Se iu persono havas tre toksajn nivelojn de tiuj sentoj, interalie sento de honto, ĝi tute ne povas normale komuniki kun aliaj personoj kaj tute ne povas esti sukcesa en socio.

Do, se persono deziras esti pli sukcesa en socio, ĝi bezonas forigi toksajn riveliĝojn de honto kaj de aliaj emocioj, kiuj malhelpas ĝin normale komuniki en socio, riveli en socio sian propran unikecon kaj iĝi pli sukcesa en socio. La regantoj havas la plej malaltajn nivelojn de riveliĝojn de sentoj, kiuj malhelpas esti sukcesa.

стыд, эсперанто, психология

Previous post Next post
Up